Malnova kaj Akceptita Skota Rito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Dukapa aglo estas la ĉefsimbolo de la Malnova kaj Akceptita Rito. Unua paĝo de la Grandaj Konstitucioj de Lauxzano (1875).

Malnova kaj Akceptita Skota Rito (MAS Rito) estas unu el la plej famaj framasonaj ritoj, oficiale starigita en 1801. Ĝi konsistas el progresiva sinsekvo de 30 t.n."altaj" gradoj praktikitaj tutmonde, kaj foje 3 bazaj "metiaj" gradoj praktikitaj ĉefe en kontinenta Eŭropo.

La tri unuaj gradoj, kiam ili estas praktikitaj, estas administrataj de Granda Loĝio aŭ Granda Oriento dum la altgradoj (kromgradoj) estas regataj de Plejsupra Konsilio, po unu en ĉiu lando tradicie (sed ekzistas tre multaj esceptoj). Ne ekzistas ununura tutmonda organizaĵo por tiu rito ĉar ĉiu Plejsupra Konsilio estas suverena rilate al sia jurisdikcio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la vorto "Skota" kaj la "Skotismo"[redakti | redakti fonton]

Verŝajne, la vorto "Skota" ne rilatas al Skotlando kiel naskiĝloko de tiaj gradoj, sed kiel honoriga kaj memoriga aludo pro tio, ke tiu lando havis gravan rolon pri maturiĝo de framasonismo dum la 17-a jarcento[1].

La "Skotismo" rilatas al aro da framasonaj altgradoj, kiuj estas praktikitaj preter la grado de Majstro. Ĝi venas el la nomoj de la unuaj kromgradoj[2] kaj ne nur rilatas al MAS Rito sed ankaŭ ekz. al Ĝustigita Skota Rito. Interalie menciindas[3]:

  • Scots Master (grado de "Skota Majstro) en Anglio ĉ. 1730
  • Scotts Masons’ Lodge (Loĝio de Skotaj Framasonoj) en Anglio ĉ. 1733
  • Aliaj aludoj pri "Framasonaj Skotaj Mastroj" en Anglio en 1735 kaj 1740

En Prusio, framasonismo estis enkondukita en 1737 kaj la unuan mencion pri "skotismo" oni trovas en la nomo de "La Tre Honorinda kaj Respektinda Loĝio de la Unio", kreita en Berlino la 30-an de novembro 1742, en la tago de Sankta Andreo (patrono de Skotlando). Tiu Loĝio estas rigardata kiel unu el la unuaj t.n. "Patrinaj Loĝioj" de Skotismo ĉar ĝiaj anoj agadis por disvastigi tiun sistemon, tiel ke aliaj Loĝioj estis rapide kreitaj en Lepsiko (1743), Frankfurto ĉe Majno (1745), Kopenhago (1749), Transilvanio (1749), Altenburg (1751)[2][3].

"Skotismo" ankaŭ eniris Francion ĉ. 1740. En 1745 estis fondita en Bordozo la "Perfekta Skota Loĝio de Sankta Johano de Jerusalemo" kaj en 1760 la "Skota Patrina Loĝio" en Marsejlo, kiu praktikis 7 gradojn[4]. En 1744, malkaŝocela libro de Gabriel-Louis Pérau L'Ordre des Francs-Maçons trahi ("La Framasona Ordeno perfidita") mencias:

"nebula ondo iras inter framasonoj pri iu ordeno, kiun ili nomas Skotoj, laŭdire supera al ordinaraj framasonoj, kun siaj apartaj ceremonioj kaj sekretoj"

Kelkaj "skotaj" naskiĝis tiutempe en Francio, interalie "Scots Master" (Skota Majstro) kaj "Maître Écossais des 3 J" (Skota Majstro de la 3 J, foje ankaŭ nomata Skota Majstro de Parizo aŭ de Clermont) ĉ. 1740.

Manuskripto de Henry Francken.

La Perfektiga Rito[redakti | redakti fonton]

Tiu rito iom post iom disvolviĝis en Francio meze de la 18-a jarcento. Unue estis 7 gradoj, poste 10, 14, 24 (ĉ. 1750[5]) kaj ĝis 25 en la fina formo (Bordozo, 1762[3]).

Franca negocisto Étienne Morin [etjɛn moʁɛ̃] (1717 en Cahors, Francio - 1771 en Kingstono, Jamajko) fondis loĝion "Perfektaj Elektitoj" en Bordozo en 1745[3][6]. Ĉirkaŭ 1750, li vojaĝis inter Eŭropo kaj la tiutempaj francaj insulaj kolonioj en Ameriko, kunportante 24-gradan praformon de la Perfektiga Rito. Reveninte en Francion, la 27-an de aŭgusto 1761, li ricevis de la tiutempa Granda Loĝio de Francio permeson disvastigi la riton:

"en ĉiujn mondopartojn la Perfektan kaj Noblegan Framasonismon, fondi loĝiojn, inici kaj plirangigi Fratojn je la noblaj gradoj de la plej alta perfekto".

La 27-an de marto 1762, Étienne Morin enŝipiĝis en Bordozo, kun la ĵus pretigita 25-grada "Perfektiga Rito" kaj iris al Sankta Domingo, kie li fondis loĝion "La Perfekta Harmonio" en 1764. Tie li nomumis "deligitojn ĝeneralajn inspektorojn", interalie la nederlanda Henry Andrew Francken (1720-1795), kiu fariĝos lia sekretario kaj kunlaboranto[7].

Henry Francken tradukis la riton al la angla per la nomo "Ordeno de la Reĝa Sekreto" (laŭ la nomo de la plejalta grado de tiu rito). Li vojaĝis en Nord-Ameriko (estonta Usono) de 1767 ĝis 1769 kaj fondis perfektigan loĝion (de la 4-a ĝis la 14-a grado) en la urbo Albany, disvastigante la Perfektigan Riton[6][7]. Li redaktis plurajn manuskriptojn en 1771 (kun Étienn Morin) kaj poste en 1783 kaj 1786.

Grandaj Konstitucioj de Berlino: 1786[redakti | redakti fonton]

Grava dokumento por la MAS Rito estas la Grandaj Konstitucioj de Berlino. Ne ekzitas originala dokumento, sed nur kopioj. Laŭdire la originala estis subskribita de Frederiko la 2-a. Tiu dokumento, kvankam debatita de historiistoj, jam entenas mencion pri 33 gradoj kaj daŭre rolas kiel referenco por nuntempaj Plejsupraj Konsilioj.

Naskiĝo de la Malnova kaj Akceptita Skota Rito: 1801-1804[redakti | redakti fonton]

Transformiĝo de Perfektiga Rito al MAS Rito okazis inter 1798 kaj 1801 en Suda Karolino, Usono. La unua Plejsupra Konsilio estis kreita en Charleston la 31 de majo 1801, fare de John Mitchell (1741-1816) kaj Frederick Dalcho (1770-1836)[3][8].

La 2-an de decembro 1802, la Plejsupra Konsilio de Charleston eldonis Circular throughout the two Hemispheres ("Cirkulero tra ambaŭ Duonsferoj")[3][9].

Franca nobelo Alexandre de Grasse-Tilly [alɛksɑ̃dʁ də gʁas tiji], kiu estis inicita en 1783, ricevis ĉarton de la Plejsupra Konsilio de Charleston la 21-an de februaro 1802. Li fondis Plejsupran Konsilion en Francio en 1804. La saman jaron, estis kreitaj la tri unuaj gradoj de tiu rito, laŭ la tradicio de la Rito de Malnovuloj[7][10]. Ĉi tiuj tri gradoj estas praktikitaj ĉefe en Eŭropo. Precipa dokumento pri tiuj gradoj estas Le Guide des Maçons Écossais (france "La Gvidlibro de Skotaj Framasonoj"), redaktita ĉ. 1806-1811 kaj eldonita inter 1816 kaj 1821[7][10][11].

Grandaj Konstitucioj de Laŭzano: 1875[redakti | redakti fonton]

Inter la 6-a kaj la 22-a de septembro 1875 en Laŭzano, okazis Internacia Konvento, kiun partoprenis 11 el 22 Plejsupraj Konsilioj, ĉefe Eŭropaj. Jenaj landoj partoprenis: Anglio, Belgio, Kubo, Francio, Grekio, Hungario, Italio, Peruo, Portugalio, Skotlando kaj Svislando[7]. Tiu dokumento firmigas la bazojn de MAS Rito, konforme kun pasintaj dokumentoj (Grandaj Konstitucioj de Berlino de 1786, Cirkulero tra ambaŭ Duonsferoj de 1802). Ĝi ankaŭ entenas elprovolibron pri insignoj, dekoroj, pasvortoj, gestosingoj de ĉiuj gradoj[3][12].

Gradoj[redakti | redakti fonton]

Por Majstroj, altgradaj aŭ flankogradaj sistemoj, kiel la MAS Rito, kompletigas la inican progreson kun diversaj legendoj, plejofte el la Malnova Testamentotemplanaj kaj kavaliraj moralaĵoj. Ne ĉiuj gradoj estas praktikitaj. Depende de la Plejsupraj Konsilioj, la plej oftaj estas: 4-a, 9-a, 12-a, 14-a, 18-a, 28-a, 30-a, 31-a, 32-a kaj 33-a.

La 18 unuaj gradoj estas la samaj, kiel en la Perfektiga Rito (krom inversigo inter la 7-a kaj la 8-a).

La 33 gradoj de Malnova kaj Akceptita Skota Rito kompare kun la 25-grada Perfektiga Rito
Gradoj Angle (Usono Suda Jurisdikcio1 kaj Anglio) France2 Esperante Perfektiga Rito
1-a Apprentice Apprenti Metilernanto 1 Metilernanto
2-a Fellowcraft Compagnon Submajstro 2 Submajstro
3-a Master Maître Majstro 3 Majstro
4-a Secret Master Maître Secret Sekreta Majstro 4 Sekreta Majstro
5-a Perfect Master Maître Parfait Perfekta Majstro 5 Perfekta Majstro
6-a Intimate Secretary Secrétaire Intime Intima Sekretario 6 Intima Sekretario
7-a Provost and Judge Prévôt et Juge Provosto kaj Juĝisto 7 Intendanto de la Konstruaĵo(j)3
8-a Intendant of the Building Intendant des Bâtiments Intendanto de la Konstruaĵo(j) 8 Provosto kaj Juĝisto3
9-a Elu/Elect of the Nine (Maître) Élu des Neuf Elektito de la Naŭopo 9 Kavaliro Elektito de la Naŭopo
10-a Elu/Elect of the Fifteen (Illustre) Élu des Quinze Elektito de la Dekkvinopo 10 Kavaliro Elektito de la Dekkvinopo
11-a Elu of the Twelve / Sublime Elect Sublime Chevalier Élu Noblega Elektito / Elektito de la Dekduopo 11 Glora Elektito Estro de la Dekdu Triboj
12-a Master Architect Grand Maître Architecte Majstro Arĥitekto 12 Majstro Arĥitekto
13-a Royal Arch of Salomon/Enoch Chevalier de Royale Arche Reĝa Arko 13 Kavaliro de Reĝa Arko
14-a Perfect Elu Grand Élu Parfait Perfekta Elektito 14 Granda Elektito
15-a Knight of the East/Sword Chevalier d'Orient/de l'Épée Kavaliro de Oriento/de la Spado 15 Kavaliro de la Spado
16-a Prince of Jerusalem Prince de Jérusalem Princo de Jerusalemo 16 Princo de Jerusalemo
17-a Knight of the East and West Chevalier d'Orient et d'Occident Kavaliro de Oriento kaj Okcidento 17 Kavaliro de Oriento kaj Okcidento
18-a Knight/Sovereign Prince Rose Croix Chevalier Rose+Croix Kavaliro de Rozkruco 18 Kavaliro de Rozkruco
19-a Grand Pontiff Grand Pontife Granda Pontifiko 19 Granda Pontifiko / Dumviva Majstro
20-a Master of the Symbolic Lodge / Venerable Master Maître Ad Vitam / Vénérable Maître des Loges Symboliques (Respektinda/Dumviva)4 Majstro de Simbola(j) Loĝio(j)
21-a (Patriarch) Noachite / Prussian Knight Noachite / Chevalier Prussien Nohido / Prusa Kavaliro 20 Granda Patriarko
22-a Knght of the Royal Axe / Prince of Libanus Prince du Liban / Chevalier de Royale Hache Princo de Lebanono / Kavaliro de Reĝa Hakilo 225 Princo de Lebanono / Kavaliro de Reĝa Hakilo
23-a Chief of the Tabernacle Chef du Tabernacle Estro de la Tabernaklo
24-a Prince of the Tabernacle Prince du Tabernacle Princo de la Tabernaklo
25-a Knight of the Brazen Serpent Chevalier du Serpent d'Airain Kavaliro de la Kupra Serpento
26-a Prince of Mercy Prince de Mercy Favorkoreca6 Princo
27-a Commander of the Temple Grand Commandeur du Temple Komandoro de la Templo
28-a Knight of the Sun Chevalier du Soleil Kavaliro de la Suno
29-a (Scottish) Knight of Saint Andrew Grand Écossais de Saint André d'Écosse (Skota) Kavaliro de Sankta Andreo
30-a Knight Kadosh Chevalier Kadosh / Chevalier de l'Aigle noir et blanc Sankta7 Kavaliro / Kavaliro de la Blankanigra Aglo 24 Glora Kavaliro Komandoro de la Blankanigra Aglo
31-a (Grand) Inspector Inquisitor (Commander) Grand Inspecteur Inquisiteur Commandeur Granda Inspektoro Inkvizitoro Komandoro
32-a Master/Sublime Prince of the Royal Secret Sublime Prince du Royal Secret Noblega Princo de la Reĝa Sekreto 25 Noblega Princo de la Reĝa Sekreto
33-a (Sovereign Grand) Inspector General (Souverain) Grand Inspecteur Général (Suverena) Granda Ĝenerala Inspektoro

1 La Usona Suda Jurisdikcio estas la plej malnova el la mondo por tiu rito. 2 Nomoj de gradoj plejparte venas el Perfektiga Rito, kiu estis ellaborita en Francio meze de la 18-a jarcento. 3 La 7-a kaj 8-a gradoj estis inversigitaj. 4 "Respektinda Majstro" estas la titolo de Loĝiestro. Tiu ofico iam estis "dumviva". 5 La 21-a kaj 23-a gradoj havas malsaman nomon en la Perfektiga Rito. 6 El la latina mercedem (rekompenso, graco), tra la malnova franca kaj poste la angla mercy (mizerikordo, kompatemo, favorkoreco). 7 El la hebra קדוש /kadoŝ/ (sankta, sanktulo).

Gradoj estas praktikitaj en diversaj simbolaj ejoj: Loĝio, Kapitulo, Areopago, Tribunalo, ktp.

Gradoj Usona Suda Jurisdikcio kaj Francio
1-3 Simbola/Blua Loĝio
4-14 Perfektga Loĝio
15-18 Kapitulo
18-30 Areopago
31 Suverena Tribunalo
32 Konsistorio
33 Plejsupra Konsilio

Organizaĵoj kaj Plejsupraj Konsilioj[redakti | redakti fonton]

Sidejo de la Plejsupra Konsilio de la Suda Jurisdikcio de Usono.

Ameriko[redakti | redakti fonton]

Usono[redakti | redakti fonton]

  • Plejsupra Konsilio de la Suda Jurisdikcio, ekde 1801. Unue en Charleston, Suda Karolino, nun en Vaŝingtono. [1]
  • Plejsupra Konsilio de la Norda Jurisdikcio, ekde 1813, en Lexington, Masaĉuseco. [2]
  • Unuiĝinta Plejsupra Konsilio de la Suda Jurisdikcio (Prince Hall), ekde 1887. [3]
  • Unuiĝinta Plejsupra Konsilio de la Norda Jurisdikcio (Prince Hall). [4]
Pendjuvelo de la Grandaj Ĝeneralaj Inspektoroj de la Plejsupra Konsilio de la Granda Oriento de Francio. La devizo estas Suum cuique jus (latine: Sia propra rajto), variaĵo de Deus meumque jus (Dio kaj mia rajto).

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Francio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj Plejsupraj Konsilioj, ĉar ili ofte estas ligitaj kun Loĝiaro. Interalie ekzistas:

  • Plejsupra Konsilio, Granda Kolegio de la Skota Rito, ekde 1804, en Parizo [5]. Ligita kun la Granda Oriento de Francio.
  • Plejsupra Konsilio de Francio, ekde 1804 kaj reorganizita en 1821, en Parizo [6]. Ligita kun la Granda Loĝio de Francio.
  • Nacia Plejsupra Konsilio de Francio. Ligita kun la Nacia Granda Loĝio de Francio.
  • Ina Plejsupra Konsilio de Francio. Ligita kun la Granda Ina Loĝio de Francio.

Tutmondaj Plejsupraj Konsilioj[redakti | redakti fonton]

  • Universala Gea Plejsupra Konsilio, ekde 1899-1901, en Parizo. [7] Ĝi administras ĉiujn 33 gradojn en la Internacia Gea Framasona Ordeno Le Droit Humain (france "La Homa Rajto").

Anekdotoj[redakti | redakti fonton]

  • La devizo de la rito estas Ordo ab Chaos (latine "Ordo el Ĥaoso").
  • La devizo de la 33-a grado estas Deus Meumque Jus (latine "Dio kaj mia rajto"). Ĝi venas el la devizo de britaj reĝoj Dieu et mon droit (en la franca). Ekzistas kelkaj variaĵoj.
  • La ĉefsimbolo de la rito estas dukapa aglo kun krono kaj spado inter siaj ungegoj. La plej malnova mencio pri iu simbolo datiĝas de 1761, en letero de framasonoj de Metz, Francio. Ĝi unue rilatis al la "Sankta Kavaliro", nuntempe la 30-a grado[13].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Gabriel-Louis Pérau (artikolo en la franca), aŭtoro de malkaŝocela libro L'Ordre des Francs-Maçons trahi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roger Dachez, Histoire de la Franc-maçonnerie Française, PUF, 2003, ISBN 9782130589174
  2. 2,0 2,1 http://www.compagnonnage.info/renaissancetraditionnelle/Articles/ordre-ecossais-berlin.htm
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Yves-Max Viton, Le Rite Écossais Ancien et Accepté, PUF, 2012, ISBN 978-2-13-058195-6
  4. http://www.amhg.fr/Le-sens-du-mot-ecossais.html
  5. http://www.amhg.fr/Rite-Morin.html
  6. 6,0 6,1 http://www.jlturbet.net/article-bordeaux-honore-etienne-morin-la-reaa-en-fete-le-7-juin-2013-118311392.html
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Jacques Simon, Rituels des trois premiers degrés selon les anciens cahiers 5829, Éditions de La Hutte, 2-a eldono, 2013, ISBN 9791091697101
  8. http://www.themasonictrowel.com/Articles/apendent_bodies/york/the_royal_secret_in_america_before_1801.htm
  9. http://www.scdf.net/manager/uploads/1802%20Circulaire%20aux%20deux%20hemispheres.pdf
  10. 10,0 10,1 Irène Mainguy, La Symbolique maçonnique du troisième millénaire, Dervy, 3-a eldono, 2006, p. 567-580, ISBN 9782844541161
  11. Guide des Maçons écossais (ĉ 1806-1811): http://reunir.free.fr/fm/rituels/guide.htm
  12. http://pmbordeaux.perso.sfr.fr/constitutions1875.swf
  13. https://pierremollier.files.wordpress.com/2014/08/pm-12-et-19-aigle-c3a0-deux-tc3aates-lecossais-12.pdf