Malnova sinagogo de Bonyhád

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Malnova sinagogo de Bonyhád apartenas al la plej malnovaj sinagogoj de Hungario. Ĝi estas deklarita historia monumento.

Malnova sinagogo de Bonyhád

Historio[redakti | redakti fonton]

Datenoj pri judoj en Bonyhád aperis la plej frue en 1741. En la sekvaj jaroj ili uzis luitan domon aŭ provizoran domon por sinagogo. La provizora sinagogo estis konstruita en 1764, sed ĝi cindriĝis en 1794. En la sekva jaro la unua stabila sinagogo estis konstruita. En 1820 la konstruaĵo estis trakonstruita. La judoj disiĝis al ortodoksa kaj neologa branĉoj en 1868. Tiu ĉi sinagogon la neologuloj uzis plu, la ortodoksuloj konstruis propran sinagogon. En 1896 ŝtuparejo por la virina galerio konstruiĝis. Dum la nazia erao la judoj (resume 1200) estis deportitaj al Aŭŝvico, en 1945 revenis nur 172 ortodoksuloj kaj 108 neologuloj. Post la Hungara revolucio de 1956 nur 4 judaj familioj restis en Bonyhád. La sinagogo ne estis uzata plu. En 2002 la konstruaĵo ricevis novan tegmenton. Interne la domo estis staplo de pluraj varoj. En 2014 oni aranĝis ekspozicion interne, monumento estis farita ekstere.

Unu el la fenestroj

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estas brikoforma kaj situas sola laŭ placo. Ekstere ĝi similas al aliaj hungaraj vilaĝaj sinagogoj, sed la interna parto estis pli riĉa. 4 kolonoj tenas la tegmenton. La meza parto estas iom pli alta, tio estas ejo por legi la Leĝon de Moseo. Tiu arkitekta solvo similas al ĉeĥaj-polaj sinagogoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.