Malnovfranka lingvo
Ĉi tiu artikolo estas pri la ĝermana lingvo parolita de la Frankoj. Por la latinida lingvo parolita en la Franka Imperio, vidu: Malnovfranca lingvo
Malnovfranka | |
*frankisk | |
lingvo • historia lingvo | |
---|---|
Malaltfranka lingvo | |
Parolita en | Franka Imperio, Sankta Romia Imperio, Germania Magna, Gallia Belgica |
Skribo | runoj |
Morto | ĉ. la 10-a jarcento, vokabularo parte postvivis en aliaj lingvoj |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | gem |
ISO 639-3 | frk |
Glottolog | fran1264 |
Angla nomo | Frankish |
Franca nomo | francique |
La malnovfranka lingvo (ankaŭ franka aŭ malnovfrankonia lingvo) estis okcidentĝermana lingvo parolita far la Frankoj. Ĝi estingiĝis proksimume en la 10-a jarcento restante nur malabunde dokumentita. Dum la merovida periodo, dank' al la ascendo de la Frankan Regnon sur la teritorio de la eksa Romia Imperio, la lingvo havis iom da influon al la evolucio ekde la vulgara latino al la latinidaj lingvoj, precipe je la malnovfranca lingvo. Dum la frua Mezepoko, la malnovfranka lingvo estis parolita fakte nur far la merovida kaj karolida nobelaro kaj kavaliraro de la Sankta Romia Imperio dum la loĝantaro konservis siajn proprajn lingvojn (vulgara latino, ĝermanaj lingvoj de subigitaj triboj ktp.) Unuajn indikojn de franklingvaj homoj ni ricevis de romiaj kronikistoj de la 3-a jarcento. La modernaj luksemburga kaj nederlanda lingvoj, same la ripuara dialektaro kaj aliaj mezgermanaj variaĵoj havas malnovfrankan substraton. La malnovfranka influis la francan, nederlandan, anglan, italan, hispanan kaj germanan lingvojn kaj postlasis en ĉi tiuj multnombrajn vortojn.
Kvazaŭ nenio estas konata pri la skribo krome la uzo de la pli malnova el du runo-sistemoj. Nur raraj artefaktoj atestas frankan skribkulturon dum la Elorienteŭropaj popolmigradoj. Frankaj kronikistoj (interalie Gregorio de Tours) preferis verki latine kaj ili nur malofte insertis malnovfrankajn vokablojn en iliaj tekstoj. La nobelaro de la okcidenta regno preferis la malnovfrancan lingvon ekde la 8-a jarcento, ankaŭ skribite kiel por la Ĵuroj de Strasburgo.
Listo de esperantaj vortradikoj de malnovfranka origino
[redakti | redakti fonton]La Esperanta vortaro kontenas plurajn radikojn el naciaj lingvoj kiuj spertis longdaŭran frankan influon.
- abandon-, de *ban "ordono"
- aranĝ-, de *hring "vico, grupo, sekvenco en ciklo"
- -ard-, de la sufikso *-hard "dura, masiva"
- atak-, de *stakon "stiki, dismarki, montrigi proprietaĵon"
- baron-, de *baro "(libera) viro"
- blond-, de *blunt "nuanco inter orkolore kaj helbrune"
- bordel-, de *bord, tiusence "ligna aŭ plankita kabano"
- bot-, de *butt "rajdboto"
- debut-, de *bottan "puŝi, bati"
- emajl-, de *smalt "fandaĵo"
- embusk-, de *busk "arbedo, arbaĵo"
- -esk-, de *-isk, adjektiviganta sufikso
- feŭd-, de *fehu-od el "posedo" kaj "riĉaĵoj"
- flank-, de *hlank "longo, flanko"
- franc-, de *frank "libera viro, libera"
- -frank-, vidu franc-
- frok-, de *hrok "mantelo"
- -gaĝ-, de *wadjan "rekompenci, promesi, interkonsentiĝi
- gajn-, de *wadanjan "ricevi manĝaĵon"
- gal-, de *wala "bone, bona"
- galop-, de *wala "bone" kaj *laupan "kuri"
- garant-, de *waron "gardi, averti, konservi"
- -gard-, de *wardon "gardi, observi, gvati"
- garn-, de *warnijan "plifortigi, fiksi, atenti"
- girland-, verŝajne de *weron "dekoracii, ornami"
- glis-, de *glidan "gliti, glisi"
- grat-, de *kratton "grati, skrapi"
- gvid-, de *witan "montri la vojon, konduki"
- ĝarden-, de *gardo "ĝardeno, ĉirkaŭkadrigo"
- hast-, de *haifst "vehemento, perforto"
- hont-, de *haunitha "malestimo, moko, ridindigo"
- kontraband-, vidu "abandon-" supre
- kroĉ-, de *krōk "kroĉilo, hoko"
- log-, de *lothr "logilo, io altiranta viktimon, embusko"
- lot-, de *lōt "lotilo, porcio, gajno"
- loĝ-, de *laubja "dormejo, restejo"
- rang-, de *hring, vidu "aranĝ-"
- rev-, de *rēswan "konsideri, konjekti, konsili"
- rost-, de *hraustjan "kuiri super malfermita fajro"
- ŝel-, de *skallja "ŝelo, karapaco"
- skrap-, vidu grat-
- spion-, de *spehon "skolti, observi"
- stalon-, de *stal "stala"
- standard-, de *stand "staru" kaj *hard "firme"
- ŝtop-, de *stopfon "obturi, fermi farĉante"
- ŝir-, de *skeran "tranĉi, tondi"
- trot-, de *trotton "meti piedon sur io"
- trup-, de *throp "kuniĝo de homoj, bando"
- tuf-, de *topp "harligo"
- tuŝ-, de *tokkon "tuŝi"