Malnovnordlanda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En la supra mapo pri la lingvodisdivido ĉirkaŭ la Norda Maro dum la jaro 900, la ruĝa kaj oranĝa koloroj estas la okcidenta kaj orienta varioj de la malnovnordlanda lingvo, violkoloras la gotlanda lingvo, flavas la anglosaksa en Britio, kaj inter la verdaj areoj estas la restaj varioj de la ĝermana lingvo, kun multe da saksa kaj marborde iom la frisa lingvoj en hodiaŭa norda Germanio kaj Nederlando. Krome bluas la krimee gota lingvo

La malnovnordlanda lingvo (kodo laŭ ISO 639: non), foje ankaŭ nomata norena lingvo[1], estis nordĝermana lingvo parolata en Skandinavujo de ĉirkaŭ 800 ĝis ĉirkaŭ 1350. Ĝia antaŭulo estas la pranordlanda lingvo. Oni distingas inter la okcidentaj kaj orientaj variaĵoj de la malnovnordlanda lingvo. La okcidenta malnovnordlanda estis parolata en Norvegujo kaj norvegida Islando, kaj en la ceteraj kolonioj kie vivis norvegidoj: Ferooj, Ŝetlando, Orkadoj, kaj en kelkaj partoj de Irlando, Skotlando, Nord-okcidenta Anglio, Mankso kaj Hebridoj. Ĝi supozeble estis la unua eŭropa lingvo aŭskultebla en Nordameriko, en la setlejoj en Gronlando kaj en Novlando ĉirkaŭ jaro 1000. La orienta malnovnordlanda inkluzivas la lingvojn pradanan, prasvedan kaj pragotlandan. Tamen, post 1100 la pradana plidiferenciĝis de siaj nordaj kuzoj, kaj por la periodo 1100-1300 kelkaj proponas distingon inter branĉoj sudskandinavia (dana) kaj nordskandinavia (norvega, sveda).

Specimeno: Versaĵo de la poemo Vǫluspá[redakti | redakti fonton]

Sér hon upp koma
ǫðru sinni
jǫrð ór ægi
iðjagrœna;
falla forsar,
flýgr ǫrn yfir,
sá er á fjalli
fiska veiðir.

Historio[redakti | redakti fonton]

Runoj skribitaj en la malnovnordlanda

La unuaj run-skribaĵoj kiuj estas klare malnovnordgermanecaj datiĝas de ĉirkaŭ 700. Ĵus antaŭe la praskandinavia lingvo trapasis drastan evoluon, kie la kutime longaj praskandinaviaj vortoj ŝanĝiĝis ĝis nerekoneblo pro apokopo, umlaŭto kaj forfalo de finaĵoj. Pro diversaj umlaŭtoj aro da novaj vokaloj estiĝis (y, æ, ø, ǫ), kaj vortformoj kiuj "travideblis" en la praskandinavia, iĝis nelogikaj, parkere lernendaj por alilingvanoj. Ekzemple praskandinavia *barna "infano" regule iĝis *barnu "infanoj" per unu el la pluralaj finaĵoj, sed pro vokalŝanĝiĝo kaj posta mallongigo la malnovnordlandaj formoj estis barn kaj bǫrn. La klasika periodo de la malnovnordlanda situas inter 1100 kaj 1300. En tiu ero skribatis la ĉefparto de la islandaj sagaoj, perloj de la malnovnordlanda kaj tutmonda literaturoj. Post tio la lingvo spertis lentan dekadencon. Helpite de la granda pesto la lingvo malaperis en Norvegio depost 1370. Homoj sciantaj skribi ĝin, kiuj ĉefe estis monakoj, flegadis la malsanulojn kaj mem infektiĝis kaj mortadis. La buŝa lingvo plisimpliĝis al la "meznorvega lingvo", kaj novaj skribistoj poste alvenintaj ĉefe estis najbarlandaj (danaj, svedaj). En Islando la malnovnordlanda pluviglis ĝis ĉirkaŭ 1500, post kiam okazis gravaj sonŝanĝoj kiuj disigis la malnovnordlandan de la moderna islanda. Tamen la islanda eĉ hodiaŭ restas tre-tre simila al sia "panja lingvo", kaj islandanoj povas senprobleme legi plejparton de la sagaoj. Laŭ kelkaj islandanoj la malnovnordlanda tial neniam "mortis", kiel la latina, sed sciencistoj kutime distingas inter la du lingvoj.

Ĝis ĉirkaŭ 1150 la lingvo skribatis sole per diversaj runaj alfalbetoj, sed kun la apero de kristanismo oni komencis adapti kaj ekuzi la latinan alfabeton. La runoj restis uzataj por mallongaj markigoj (nomoj sur objektoj ktp.) ĝis la malapero de la lingvo. La senvaria ortografio kiun oni hodiaŭ uzas por malnovnordlandaj teksteldonoj, estas invento de la 1700-aj kaj 1800-aj jaroj, bazita sur modernislanda ortografio kaj diversaj praaj tekstoj mem.

Prononco kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La akcento ĉiam falas sur la unuan silabon. Kontraste al la moderna islanda, la vokaloj de la malnovnordlanda (a, á, e, é, i, í, o, ó, u, ú, y, ý, æ, ø, ǿ [aŭ œ], ǫ) legatu kiel en tipa latinlitera lingvo (ekz-e Esperanto). Supera ´ indikas longecon. "Y" prononcatas [y] (laŭ IFA, kiel franca "u", turka "ü", dana "y"), "æ" [æ] (kiel angla "a" en cat, norvega "æ", suoma ä), Ø [ø] (kiel franca "eu", turka "ö", dana "ø"). La tipe malnovnordlanda "ǫ" (modernislande "ö"), kiu interalie ofte anstataŭigas "a" kiam venontsilabas "u", havu pli malsupran, ferman prononcon ol "o". Diftongoj estas "au", "ei", "ey" (rondigita "ei"). Inter la konsonantoj la jenaj havas prononcon malsimilan al la Esperantaj:

ð - [ð], kiel en angla father, hispana salida
f - intersilabe kaj postsilabe kiel [v], vortkomence kiel [f]
g - intervokale kaj postsilabe kiel voĉa "ĥ", kiel en nederlanda van Gogh, hispana Aragón
þ - [θ], kiel en angla through, eŭrop-hispana zumo
x - ks
z - ts, ds, ðs (laŭcirkonstance)

La baza vortordo de la malnovnordlanda estas SVO. Ĉe substantivoj, adjektivoj, pronomoj kaj la numeraloj 1, 2, 3, 4 ekzistas 3 genroj (maskla, ina, neŭtra), 2 nombroj (singulara kaj plurala, ĉe la pronomoj eĉ dualo), kaj 4 kazoj (nominativo, akuzativo, dativo, genitivo). Substantivoj povas porti difinan artikolon, ĉu senlige ("la viro"), ĉu postmetite (**"virola"). Verboj havas 3 modojn (subjunktivon, konjunktivon, imperativon) kaj 2 tempojn (nunan/futuran kaj pasintecan) plus kelkajn kunmetitajn tempojn. La lingvon karakterizas eksterordinare granda libereco rilate al vortordo, kunmetado ks. Tio estas zorge ekspluata en la malnovnordlanda barda poezio.

Aliaj informoj[redakti | redakti fonton]

Postaj idoj de la malnovnordlanda:

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Malnovnordlanda literaturo - Ŝanĝoj inter la malnovnordlanda kaj islanda lingvoj - Nord-ĝermana mitologio - Vikingoj - Runoj