Malnovurba Placo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnovurba Placo
placo [+]

LandoĈeĥio

SituoPrago
- koordinatoj50° 5′ 15″ N, 14° 25′ 17″ O (mapo)50.087514.421388888889Koordinatoj: 50° 5′ 15″ N, 14° 25′ 17″ O (mapo)
Poŝtkodo110 00 [+]

Malnovurba Placo (Prago)
Malnovurba Placo (Prago)
DEC

Malnovurba Placo (Ĉeĥio)
Malnovurba Placo (Ĉeĥio)
DEC
Map
Malnovurba Placo
Vikimedia Komunejo:  Old Town Square (Prague) [+]
vdr
Vido al Malnovurba Placo el turo de Týn-preĝejo
Týn-preĝejo

Malnovurba Placo (ĉeĥe: Pri tiu ĉi sono Staroměstské náměstí) estas placo en Prago. Sian nuntempan planon la placo ricevis ĉirkaŭ la jaro 1230 sub la regado de Venceslao la 1-a, kiam estis fondita la Malnova Urbo. La originan vizaĝon de la placo ŝanĝis la asanacio je fino de la 19-a jarcento kaj la detruo de la norda kaj orienta domvicoj, same kiel la breĉo por la Pariza Avenuo (Pařížská třída).

La plej notinda konstruaĵo sur la placo estas Malnovurba Urbodomo

Je la kontraŭa flanko de la placo troviĝas monumenta konstruaĵo de la Preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn.

La centron de la placo okupas la monumento de Magistro Jan Hus (verko de skulptisto L. Šaloun); la statuaro estis malvualita en 1915 okaze de la kvincentjara datreveno de brulmortigo de la reformatoro. Sur la norda flanko konserviĝis el originaj domoj la konvent-konstruaĵo de Paŭlanoj (domo n-ro 930/7), frubaroka, el la jaro 1684, kies impona frontono meritas atenton.

Notindaj plue, orientflanke, estas palaco Kinský (n-ro 606/ 12) (nuntempe ejo de grafikaj kolektoj de la Nacia Galerio), rokokostila konstruaĵo el 1755-1765, kaj Týn-lernejo n-ro 604/14 kun interesa renesanca frontono. En ĝia teretaĝo kaj en tiu de la najbara domo n-ro 603/15 konserviĝis gotikaj arkadoj.

La domoj sur la suda flanko de l' placo havas romanikajn kaj gotikajn fundamentojn. Plej multajn el ili oni rekonstruis en barokstilo. La domo "Ĉe unukornulo" (U jednorožce) n-ro 551/17 havas tipan frurenesancan portalon. La domo n-ro 548/20, ĉe la angulo de strato Železná, posedas romanikajn kelojn, bone konservitan malfrugotikan enirejon kaj restaĵojn de portalo kun dato 1496 A. D. (el metiefo de Matěj Rejsek). Ĉi tie la fama ĉeĥa komponisto Bedřich Smetana malfermis en 1848 privatan muziklernejon. La domvico kontraŭe de la urbestra domo (inter la stratoj "Železná" kaj "Melantrichova") atentigas precipe per siaj konservitaj arkadoj.

En apudeco de la urbestra domo troviĝas la domo "Ĉe minuto" (n-ro 3/2), notinda renesancstila konstruaĵo, kies specialaĵo estas sgrafito kun figuraj desegnaĵoj, devenantaj el komenco de la 17-a jarcento. Nuntempe la preĝejo de Sta Nikolao (kostel sv. Mikuláše) ĉe la angulo de Pariza strato ankaŭ apartenas al la Malnovurba placo. La elstara barokstila konstruaĵo el 1732-1735 estas laboraĵo de K. I. Dientzenhofer. La skulptaĵoj devenas de Antonín Braun, nepo de la fama baroka skulptisto de Praha, Matyáš Braun, dum la freskojn sur la kupolo faris bavara pentristo Peter Assam. La preĝejo apartenas nun al la Ĉeĥoslovaka eklezio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.