Malonata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Malonata acido
Malonsäure.svg
Plata kemia strukturo de la Malonata acido
Malonic acid 3D ball.png
Tridimensia strukturo de la Malonata acido
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C3H4O4
CAS-numero-kodo 141-82-2
ChemSpider kodo 844
PubChem-kodo 867
14,5710
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkoloraj kristaloj aŭ
kristaleca pulvoro,
sublimiĝas en vakuo
Molmaso 104.062 g·mol−1
Denseco 1.619 g cm−3
Mortiga dozo (LD50) 1310 mg/kg
Fandpunkto inter 135 kaj 137 °C
(inter 275 kaj 279 °F;
inter 408 kaj 410 K)
(malkomponiĝas)
Bolpunkto malkomponiĝas
Ekflama temperaturo 33.33 °C (91.99 °F; 306.48 K)
Refrakta indico  1,479
Solvebleco Akvo:Tute solvebla en akvo,
alkoholo kaj etero
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R36
Sekureco S26 S28 S37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H316, H318, H333
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Malonata acidopropanodioata acido estas dukarboksilata acido kies derivitaj saloj kaj esteroj estas konataj kiel malonatoj. La nomo devenas el la greka vorto "μᾶλον" (malon) kies signifo estas pomo.

La malonata acido kaj ĝiaj esteroj karakteriziĝas pri vasta gamo da kondensiĝaj produktoj. Ili estas gravaj perantoj en la sintezo de la vitaminoj B1 kaj B6, barbituratoj, Nesteroidaj kontraŭinflamaj drogoj (aŭ NSAIDs), agrokemiaĵoj, gustigaj kaj odordonaj komponaĵoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Malonata acido estas blanka, kristaleca substanco, tre solvebla en akvo, alkoholoj kaj eteroj, stabila sub ordinaraj kondiĉoj je temperaturo, premo kaj konserviĝo, kaj facile malkomponiĝas per hejtado. La akva solvaĵo estas inter milde kaj forte acida. Malonata acido ne estas akordigebla kun oksidigagentoj, reduktagentoj kaj bazoj.

Ĝi estas nek toksa en la aero, nek danĝera por mara kaj surtera transportadoj. Malonato de hidrogeno kelkfoje uzatas dum traktado de ostoporozo en viroj.[2] Unu el la derivaĵoj de la malonata acido, ekzemple, la cinamata acido estiĝas per kondensiĝa reakcio inter la benzaldehido kaj la malonata acido en piridina medio.

Sintezo de la cinamata acido pere de la kondensiĝa reakcio de Knoevengal


Historio[redakti | redakti fonton]

La malonata acido estis unue estigita en 1858 de la franca kemiisto Victor Dessaignes (1800-1885) pere de oksidigo de la malikata acido kun kalia dukromiato. La malikata acido estis unue izolita el la pomsuko far Carl Wilhelm Scheele, en 1785, kiu pli malfrue ricevis tiun nomon de Lavoisier.

En 1836, Théophile-Jules Pelouze izolis la maleatan acidon kaj en 1838 Justus von Liebig malkovris la empiriajn formulojn de la fumarata kaj maleata acidoj, kvankam Liebig kredis ke la pli alta fando-punkto de la fumarata acido estis pro tio ke ĝi estis polimero de la maleata acido. August Kekulé sukcesis redukti ambaŭ acidojn al sukcenata acido hejtante ĉiu el ili kun jodida acido kaj ankaŭ per agado de natria amalgamo en solvaĵoj de la respektivaj acidoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]