Malpendaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 15:23, 4 sep. 2013 farita de Sergio (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Malpendaĵo estas tiu parto de iuj minuskloj, kiu daŭrigas la trunkon de la signobildo super la x-alton; por Esperanto temas do pri la supra parto de xbxdxfxhxkxlxtx (la iksoj estas aldonitaj por vidigi la trunkzonon).

La horizontala strukturo de teksta linio

Kutime la termino „malpendaĵo“ rilatas al la parto de la signobildo koneksa kun la litertrunko; t.e. la supersignojn de i, j, ĉ, ĝ, ĵ, ŝ, ŭ oni ne nomas malpendaĵo, kvankam ili situas en la sama zono. Ankaŭ la supersignojn de ĥ kaj de la majuskloj oni apartigas disde la malpendaĵoj; cetere, ĉi tiuj posedas sian apartan zonon, kiun limigas la ĥ-alto (voĉlegu „ĥo-alto“).

La supran limon de la malpendaĵoj prezentas la k-alto (voĉlegu „ko-alto“). Kutime la k-alto iom superas la majusklo-alton:

k-alto kompare kun la majusklo-alto

La parto de iuj minuskloj, kiu sinkas sub la trunkon (sub la linibazon), estas pendaĵo.