Malpliigo de damaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La malpliigo aŭ redukto de damaĝo estas strategio de interveno pri drogomanio aŭ drogodependado kaj aliaj kondutoj, kiuj implicas san-riskon (kiel prostituado, riskaj seksaj praktikoj, ktp.). Komprenante ke ekzistas homoj, kiuj evoluigas ĉi tiujn kondutojn kaj kiuj ne ĉesos fari ilin, ili intencas redukti la riskojn asociitajn al ili, riskoj kiel la transdono de venereaj malsanoj aŭ la transdono de infektaj malsanoj per konumado de drogoj uzataj, la risko je superdozo, ktp.

Dua celo, kiu devenas de ĉi tiu strategio, estas la kontakto inter la uzanto kaj la normigita san-reto, ĉar ĝenerale homoj, kiuj havas aliron al malpligrandigaj programoj vivas siajn vivojn en marĝenaj medioj (sen aliro al la normigitaj rimedoj).

Ĉi tiu speco de strategio komencis disvolviĝi en norda Eŭropo en la 1980-aj jaroj pro la malsukceso de drog-liberaj programoj kaj precipe rilate al la uzo de heroino.