Malpura Milito en Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Malpura Milito (hispane:Guerra Sucia) en Argentino estis periodo de ekstrema ŝtata perforto kontraŭ la civitanoj de Argentino, dum la periodo de la milita diktaturo de Jorge Rafael Videla, inter 1976 kaj 1983 (la precizaj datoj estas debateblaj). Dum ĉi tiu periodo, miloj da Argentinanoj estis kontraŭleĝe arestitaj, torturitaj kaj mortigitaj, simple ĉar ili apartenis al la maldekstra opozicio. Oni kalkulas ke ĉirkaŭ 30 000 homoj malaperis post ilia aresto dum ĉi tiu periodo, kaj multaj aliaj devis eskapi el la landon.

En 2006, Argentina kortumo kiu estis juĝanta pri eksa membro de la diktaturo definis la agoj de la Argentina registaro de tiu periodo kiel "genocido".

La dekstra diktaturo de tiu epoko pravigis siajn agojn dirante ke ĝi estis batalanta militon kontraŭ maldekstraj kaj Peronismaj gerilaj organizaĵoj. Tamen, la plejmulto de la homoj kiuj estis arestitaj kaj mortigitaj estis simple studentoj aŭ membroj de sindikatoj.

En 1977, kelkaj el la patrinoj de la junuloj kiuj "malaperis" post ilia aresto kreis movado konata kiel "la Patrinoj de Plaza de Mayo". Ĉi tiu movado organizis regulajn manifestaciojn en Plaza de Mayo, centra placo de Buenos Aires, petante al la registaro ke ĝi rivelu kio okazis al iliaj filoj. La movado de la patrinoj fariĝis internacie fama, kaj ĝi ankoraŭ ekzistas, kaj petas justecon por la multaj "desaparecidos" (hispane:malaperintoj).

La okazaĵoj en Argentino en tiu epoko estis similaj al la eventoj en aliaj Sudamerikaj landoj, ĉefe Ĉilio sub Augusto Pinochet.

Vidu ankaŭ