Malregula galaksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NGC 1427A, ekzemplo de malregula galaksio.

Malregula galaksio estas galaksio kiu ne trafas en la vicon de Hubble. Ĉi tiaj galaksioj estas nek spiralaj nek elipsaj. Ili ofte kaose aspektas, sen nuklea tubero kaj sen spuro de spirala branĉa strukturo. Malregulaj galaksioj ŝajne estas proksimume kvarono de ĉiuj galaksioj. Plejparto de malregulaj galaksioj estis iam spiralaj aŭ elipsaj galaksioj, sed estis misformitaj per gravita ago.

Estas du gravaj specoj de malregulaj galaksioj:

  • Irr I galaksio estas malregula galaksio, kiu havas iun strukturon, sed ne sufiĉan por lokigi ĝin pure en la vicon de Hubble. Subspeco de ĉi tiuj galaksioj estas tiuj, kiuj havas iun spiralan strukturon - Sm, kaj tiuj, kiuj ne havas ĝin - Im.
  • Irr II galaksio estas malregula galaksio, kiu ne havas restaĵojn de la strukturo.

Tria klasifikaĵo de malregulaj galaksioj estas nanaj malregulaj, markitaj kiel dIdIrrs. Galaksioj de ĉi tiu speco estas nun opiniataj kiel al gravaj por kompreni entute evoluadon de galaksioj, ĉar ili havas malaltan nivelon de kvanto de pezaj elementoj kaj relative altajn nivelojn de gaso, kaj ĉi tiuj kondiĉoj estas opiniataj kiel similaj al tiuj de la plej fruaj galaksioj de la universo. Ili povas prezenti lokan (kaj pro tio pli ĵusan) version de la malhelaj bluaj galaksioj, ekzistantaj en galaksiaj katastroj de malproksima kosmo.

La Magelanaj Nuboj estis iam klasifikitaj kiel malregulaj galaksioj, sed poste en ili estis trovitaj rektokoneksaj spiralaj strukturoj, kaj ili estas reklasifikitaj kiel "SBm" kiu estas speco de rektokoneksa spirala galaksio.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]