Malsanulejo Rókus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Malsanulejo (Szent) Rókus [rOkuŝ] aŭ Sankta Roĥo apartenas al la plej malnovaj hospitaloj en Hungario. Ĝi situas (parte) laŭ Placo Blaha Lujza.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi hospitalo konstruiĝis apud Kapelo Sankta Roĥo (Budapeŝto) inter 1795-1798. Pro la infektoj oni trovis lokon por la malsanulejo for de la urbomuroj, nun tiu loko estas trafika centro de la urbo. La surskribo super la iama enirejo ankaŭ nun estas legebla latine: Pestanum Calamitosorum Domicilium (=Burĝa hospitalo de Pest). La malsanulejo estis duetaĝa kun 237 litoj, krome akceptis ankaŭ hejmon por malriĉuloj aŭ senhejmuloj. Komence 20 homoj laboris en la konstruaĵo.

En 1838 la granda inundo de la Danubo atingis eĉ la malsanulejon. En 1847 kirurgo Ferenc Flór uzis unuafoje en Hungario kloroformon. En 1851 Ignaz Semmelweis transprenis la akuŝadon, samtempe li ordonis higienon. Inter 18601862 la malsanulejo pligrandiĝis, jam estis tie 678 litoj. En 1898 tie ekfunkciis la unua Rentgeno de Eŭropo. Dum la revolucio en 1956 la hospitalo kuracis multe da vundigitojn. Dum la socialismo la malsanulejo moderniĝis, sed el la nomo "szent" estis forigita, nur Rókus restis.

Antaŭ la malsanulejo troviĝas busto pri Cécile Tormay

En la malsanulejo laboris kremo de hungaraj kuracistoj, krom la supre menciitaj ekzemple:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.