Malsatego

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malsatego estas eksterordinara kaj longdaŭra nutraĵ-manko, kiu kaŭzas daŭran malsaton, subnutradon de popolaj tavoloj. Malsatego kaŭzas korpan malkonstruon kaj tiel malfortiĝon de korpo kontraŭ malsanoj, fruan morton, malsatmorton, grandan mortproporcion de la loĝantaro.

Oni povas grupigi la malsategojn laŭ la kaŭzoj kaj tuŝitecoj.

La ĝenerala kaj plej ofta malsatego tuŝas ĉiun socitavolon en iu regiono aŭ lando, kvankam ne ĉiuj socitavoloj suferas samnivele. La regiona malsatego suferigas nur parton de lando. Ofte la plej supra socitavolo, klaso ne malsategas.

La kaŭzoj de la malsatego estas plej ofte naturaj (inundo, sekego, malvarmego aŭ varmego, bestaj kaj plantaj malsanoj ktp.). La homaj kaŭzoj de la malsategoj estas politikaj kaj kulturaj kiel milito, intenca malsatigo, malbona ekonomia mastrumado (Nord-Koreio, riĉaj landoj rilate malriĉajn ktp.).

Historio

La plej malnovaj dokumentitaj malsategoj okazis en la antikva Egiptujo kaj Mezoriento. Tiujn kaŭzis la intensa uzurpo de la agro.

En la antiva Romio ofte okazis, ke Romo ne povis liveri aŭ intence ne liveris nutraĵon en la provincojn. Ĉar la greno simbolis la riĉecon, oni ofte deponis ĝin en granda kvanto. Dum la malsatego de 436 a.K. en Romo, multaj homoj saltis en la rivero Tibero por eviti suferigojn de la malsatmorto.

La malsategojn de la mezepoka Eŭropo kaŭzis troloĝadon, naturaj katastrofoj. En 1235 malsatmortis ĉ. 20.000 londonaj loĝantoj. Oni notis la unuan malsategon en Hindio en la 14-a jarcento kaj la malsategoj daŭris ĝis la 20-a jarcento.

Ofte kaŭzas malsategon la milito: la batalantoj detruas agrojn de la malamiko, forprenas ties deponaĵojn, faras blokadon, agroj restas senkultivitaj. La malsategoj de inter 1500 kaj 1700 en orienta Eŭropo estas rekondukeblaj al milito, sed tion fortigis ofte eĉ malfavoraj naturaj kondiĉoj.

En la 20-a, 21-a jarcento, la malsategon, malsatmorton malhelpas la internacia komercado, helpo de internaciaj organizoj. Malsatmortoj okazas en politike fermitaj landoj (Nord-Koreio) kaj aliaj milit-suferitaj regionoj (Darfuro), sed ankaŭ ĝenerale en ĉiu landoj de kie riĉo iras al riĉaj landoj.

Dum la malsatego ofte aperas kanibalismo.

Gravaj malsategoj