Malseka Pampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malseka Pampo
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoArgentino
Koordinatoj35° 49′ 48″ S, 60° 32′ 24″ U (mapo)-35.83-60.54Koordinatoj: 35° 49′ 48″ S, 60° 32′ 24″ U (mapo) [+]

Malseka Pampo (Tero)
Malseka Pampo (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr

La Malseka Pampo aŭ en hispana Pampa húmeda, estas subregiono de 600 000 km² de herbejoj kiu troviĝas en tuta Urugvajo, Suda Rio-Grando, kaj parto de Argentino ene de reĝimo pluvometrika supera al la izohieto de 500 mm/jare. Kun la Seka Pampo ĝi formas la regionon Pampo.

Tipa pejzaĝo de la Malseka Pampo kun kultivejoj, norde de la Provinco Bonaero.

La Malseka Pampo estas ankaŭ tersupraĵa ekoregiono el la sud-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Escepte ĉe la nomata onda pampo proksima al la okcidenta marbordo de la riveroj Paranao kaj Rivero Plata, la reliefo estas escepte ebena. Pro produktado, klimato, kulturo, historio, kutime oni inkludas en la malseka pampo grandan parton de la provinco Entre Ríos, la tutan Urugvajon kaj la riograndan kamparon, tiukaze ĝi estas milde ondeca kun montetetoj aŭ "cuchillas" (tranĉiletoj). La malseka pampo okcidente de la rivero Paranao enhavas la preskaŭ tuton de la provinco Bonaero, la centron kaj sudon de la provinco Santa Fe, la sudan kaj centrorientan sektorojn de la provinco Kordobo, kaj la orientan trionon de la provinco La Pampa.

Estas teritorio ege taŭga por intensa agrikulturo, ĉefe de cerealoj; pro tio tiu etenda regiono de la Suda Konuso ricevas kromnomon Granero del Mundo (tutmonda grenejo) ĉar ties "troa produktado" ekde la 19a jarcento utilis kaj utilas por nutri grandan partoj de la homa tutmonda loĝantaro (ĝis la 1980/90-aj jaroj: Okcidenta Eŭropo; ekde la 199-aj jaroj Ĉinio kaj aliaj multaj landoj, ktp.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NT0802 Monte-Arbedaro  Argentino
NT0803 Malseka Pampo  Argentino
NT0804 Patagonaj herbejoj  Argentino,  Ĉilio
NT0805 Patagona Stepo  Argentino,  Ĉilio
NT0806 Seka Pampo  Argentino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]