Malsufiĉa nutrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Knabo kun plenkreskulo montrantaj ekstreman malsufiĉan nutradon, marasmo.

Malsufiĉa nutrado estas sanstato, kiu rezultas de dieto, en kiu iuj certaj nutraĵoj mankas, abundas (estas tro multe konsumataj), aŭ troveblas en malĝustaj proporcioj.[1] Estas ankaŭ uzata vorto "subnutrado", kvankam estas diferencoj. Kelkaj malsamaj nutromalsanoj povas ekesti, depende de tio, kiuj nutraĵoj estas sub- aŭ tro-abundaj en la dieto. En la plej granda parto de la mondo, malsufiĉa nutrado troviĝas en la formo de malmulta nutrado, kiu estas kaŭzita de dieto malhavanta adekvatajn kaloriojn kaj proteinon[2][3] - ne sufiĉe da manĝaĵo, kaj ties malbona kvalito. Ekstrema subnutrado estas malsato, kaj ĝiaj simptomoj kaj efikoj estas misnutra senfortiĝo. Kvankam malsufiĉa nutrado estas pli ofta en malpli evoluintaj landoj, ĝi ĉeestas ankaŭ en industriaj landoj. En pli riĉaj nacioj ĝi pli verŝajne povas esti kaŭzita de nesanigaj dietoj kun troa energio, graso, kaj rafinitaj karbonhidratoj. Kreskanta tendenco de trodikeco nun estas grava popolsaniga problemo en pli malaltaj sociekonomikaj niveloj kaj ankaŭ en evolulandoj.[4]

Malsufiĉa nutrado estas kondiĉo kiu rezultas el manĝado de dieto en kiu nutraĵoj ne estas sufiĉaj aŭ estas tro multaj tiel ke ĝi kaŭzas sanproblemojn.[5][6] Tio povas tuŝi la jenon: kalorioj, proteinoj, karbonhidratoj, vitaminojmineraloj.[6] Temas pri subnutrado kiam ekzistas ne sufiĉe daj kalorioj, proteinoj aŭ mikronutreroj; tamen, ĝi ankaŭ inkludas tronutradon.[7][7][8] Se subnutrado okazas dum gravedeco aŭ antaŭ la aĝo de du jaroj ĝi povas rezultigi permanentajn problemojn kun fizika kaj mensa evoluo.[6] Ekstrema subnutrado, konata kiel malsato, povas havi simptomojn kiuj inkludas: mallongan altecon, maldikan korpon, tre malbonajn energinivelojn, kaj ŝvelintajn gambojn kaj abdomenojn.[6][7] Homoj ankaŭ ofte ricevas infektojn kaj estas ofte malvarmaj. La simptomoj de mikronutrermanko dependas de la mikronutrero kiu mankas.[7]

Malsufiĉa nutrado plejofte estas pro ne sufiĉe da altakvalita manĝaĵo disponebla por manĝi.[9] Tio ofte estas rilatita al altaj manĝaĵprezoj kaj malriĉeco.[6][9] Manko de mamnutrado povas kontribui, ekzemple kiel kelkaj infektaj malsanoj kiel la jenaj: gastroenterito, pulminflamo, malario kaj morbilo, kiuj pliigas nutrajn postulojn.[9] Ekzistas du ĉeftipoj de subnutrado: protein-energia subnutrado kaj manĝmankoj.[8] Protein-energia subnutrado havas du severajn formojn: marasmo (manko de proteino kaj kalorioj) kaj kvaŝiorkoro (manko de ĝusta proteino).[7] Oftaj mikronutrermankoj estas la jenaj: manko de fero, jodo kaj A-vitamino.[7] Dum gravedeco, pro pliigita postulo, mankoj iĝas pli oftaj.[10] En iu evolulandoj tronutrado en la formo de obezeco komencas prezenti ene de la samaj komunumoj kiel subnutrado.[11] Aliaj kialoj de subnutrado inkludas nervozan anoreksion kaj bariatria kirurgio.[12][13] En la antikveco subnutrado iĝis pli ofta pro fizikaj, psikologiaj kaj sociaj faktoroj.

Laboroj por plibonigi nutradon estas kelkaj el la plej efikaj formoj de evoluhelpo.[14] Mamnutrado povas redukti indicojn de subnutrado kaj morto en infanoj,[6] kaj laboroj por antaŭenigi tiun praktikon pliigas la indicojn de mamnutrado.[15] En junaj infanoj disponigo de manĝaĵo aldone al patrinlakto inter ses monatoj kaj du jaroj plibonigas rezultojn.[15] Ekzistas ankaŭ bonfidinda pruvaro apoganta la suplementadon de kelkaj mikronutreroj dum gravedeco kaj inter junaj infanoj en la evolua mondo.[15] Havigi manĝaĵon al homoj kiuj bezonas ilin kaj liverante manĝaĵojn kaj disponigante monon tiel ke homoj povu aĉeti manĝaĵon ene de lokaj merkatoj estas efikaj.[14][16] Simple nutri homojn en la lernejo estas nesufiĉa.[14] Administrado de severa subnutrado ene de la hejmo fare de la persono kun komsumpretaj terapiaj manĝaĵoj estas ebla tre ofte.[15] Ĉe tiuj kiuj havas severan subnutradon malfaciligita per alia sanproblemoj terapio ene de hospitalo estas rekomendita.[15] Tio ofte implikas kontrolojn de malalta hipoglikemio, hipotermio, dehidratiĝo, kaj laŭpaŝan manĝigon.[15][17] Rutine antibiotikoj estas kutime rekomenditaj pro la alta risko de infekto.[17] Longperspektivaj iniciatoj inkludas: plibonigado de agrikulturaj praktikoj,[18] reduktado de malriĉeco, plibonigado de kloakigo (salubrigo), kaj la povigon de virinoj.[14]

Ekzistis 925 milionoj da subnutritaj homoj en la mondo en 2010,[19][20] nome pliiĝo de 80 milionoj ekde 1990 aŭ falo de 2.5% en la procento de subnutritaj homoj.[19] Alia milo da milionoj da homoj estas taksitaj kiuj havas mankon de vitaminoj kaj mineraloj.[14] En 2013 protein-energia subnutrado estis taksita kiel rezultiginta de 600,000 mortoj malsupren de 883,000 mortoj en 1990.[21] Aliaj nutromankoj, kiuj inkludas jodmankon kaj fermankan anemion, rezultigas pliajn 84,000 mortojn.[22] Subnutrado en 2010 estis la kialo de 1.4 % de ĉiuj handikapadaptitaj vivjaroj.[14][23] Proksimume triono de mortoj en infanoj verŝajne ŝuldiĝas al subnutrado; tamen, tiuj mortoj malofte estas enklasigitaj kiel tiaj.[9] En 2010 oni taksis, ke malsufiĉa nutrado estis kontribuinta al proksimume 1.5 milionoj da mortoj en virinoj kaj infanoj[24] kvankam kelkaj taksas, ke la nombro povas esti pli alta ol 3 milionoj.[15] Pliaj 165 milionoj da infanoj bremsis kreskon pro tiu problemo.[15] Subnutrado estas pli ofta en evolulandoj.[25] Kelkaj grupoj havas pli altajn indicojn de subnutrado, kiaj virinoj — ĉefe gravedaj aŭ mamnutrantaj — infanoj sub kvin jaroj de aĝo, kaj maljunuloj. Ĉe maljunuloj, subnutrado iĝas plej ofta pro fizikaj, psikologiaj, kaj sociaj faktoroj.[26]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2003) Economics: Principles in action. Pearson Prentice Hall, p. 481. ISBN 0-13-063085-3.
  2. World Health Organization (2001)Water-related diseases: Malnutrition.
  3. Facts for Life. UNICEF. Alirita March 3, 2014.
  4. Progress For Children: A Report Card On Nutrition. UNICEF.
  5. "malnutrition" ĉe la Dorland's Medical Dictionary
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 (2010) Facts for life, 4‑a eldono, New York: United Nations Children's Fund, p. 61 and 75. ISBN 978-92-806-4466-1.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 YOUNG, E.M.. (2012) Food and development. Abingdon, Oxon: Routledge, p. 36–38. ISBN 9781135999414.
  8. 8,0 8,1 (2011) Essentials of International Health. Jones & Bartlett Publishers. ISBN 9781449667719.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 "Maternal, newborn, child and adolescent health". WHO. [1] Alirita la 17an de Novembro 2014.
  10. KONJE, editor, Mala Arora ; co-editor, Justin C.. (2007) Recurrent pregnancy loss, 2‑a eldono, New Delhi: Jaypee Bros. Medical Publishers. ISBN 9788184480061.
  11. Progress For Children: A Report Card On Nutrition. UNICEF.
  12. PRENTICE, editor-in-chief, Benjamin Caballero ; editors, Lindsay Allen, Andrew. (2005) Encyclopedia of human nutrition, 2‑a eldono, Amsterdam: Elsevier/Academic Press. ISBN 9780080454283.
  13. (2012) Stoelting's anesthesia and co-existing disease, 6‑a eldono, Philadelphia: Saunders/Elsevier. ISBN 9781455738120.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 An update of ‘The Neglected Crisis of Undernutrition: Evidence for Action’. Department for International Development (Okt 2012). Alirita 5a de Julio 2014.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 15,5 15,6 15,7 (3a de Aŭgusto, 2013) “Evidence-based interventions for improvement of maternal and child nutrition: what can be done and at what cost?”, Lancet 382 (9890), p. 452–77. COI:10.1016/s0140-6736(13)60996-4. 
  16. World Food Programme, Cash and Vouchers for Food (Aprilo 2012). Alirita 5a de Julio 2014.
  17. 17,0 17,1 Ann Ashworth. (2003) Guidelines for the inpatient treatment of severely malnourished children. Geneva: World Health Organization. ISBN 9241546093.
  18. Jonathan A. Foley, Navin Ramankutty, Kate A. Brauman, Emily S. Cassidy, James S. Gerber, Matt Johnston, Nathaniel D. Mueller, Christine O’Connell, Deepak K. Ray, Paul C. West, Christian Balzer, Elena M. Bennett, Stephen R. Carpenter, Jason Hill1, Chad Monfreda, Stephen Polasky1, Johan Rockström, John Sheehan, Stefan Siebert, David Tilman1, David P. M. Zaks (Oktobro 2011). “Solutions for a cultivated planet”, Nature 478 (7369), p. 337–342. COI:10.1038/nature10452. 
  19. 19,0 19,1 Global hunger declining, but still unacceptably high International hunger targets difficult to reach (Septembro 2010). Alirita 1a de Julio 2014.
  20. FOOD. (2008) The state of food insecurity in the world, 2008 : high food prices and food security : threats and opportunities. Rome: Food and Agriculture Organization of the United Nations (FAO). ISBN 978-92-5-106049-0. “FAO’s most recent estimates put the number of hungry [actually, malnourished] people at 923 million in 2007, an increase of more than 80 million since the 1990–92 base period.”.
  21. (17a de Decembro 2014) “Global, regional, and national age-sex specific all-cause and cause-specific mortality for 240 causes of death, 1990-2013: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2013.”, Lancet 385 (9963), p. 117–71. COI:10.1016/S0140-6736(14)61682-2. 
  22. (Decembro 2012) “Global and regional mortality from 235 causes of death for 20 age groups in 1990 and 2010: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2010”, Lancet 380 (9859), p. 2095–128. COI:10.1016/S0140-6736(12)61728-0. 
  23. (Dec 15, 2012) “Disability-adjusted life years (DALYs) for 291 diseases and injuries in 21 regions, 1990-2010: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2010.”, Lancet 380 (9859), p. 2197–223. COI:10.1016/S0140-6736(12)61689-4. 
  24. (Decembro 2012) “A comparative risk assessment of burden of disease and injury attributable to 67 risk factors and risk factor clusters in 21 regions, 1990-2010: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2010”, Lancet 380 (9859), p. 2224–60. COI:10.1016/S0140-6736(12)61766-8. 
  25. (2002) World Hunger Routledge Introductions to Development. ISBN 9781134774944.
  26. EDITORS, Ronnie A. Rosenthal, Michael E. Zenilman, Mark R. Katlic,. (2011) Principles and practice of geriatric surgery, 2‑a eldono, Berlin: Springer. ISBN 9781441969996.