Malsupra Alzaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malsupra Alzaco
Historia regiono
Flago
historia regionoregiono [+]

LandoFrancio
- koordinatoj48° 49′ 0″ N, 7° 47′ 0″ O (mapo)48.8166666666677.7833333333333Koordinatoj: 48° 49′ 0″ N, 7° 47′ 0″ O (mapo)


Malsupra Alzaco (Francio)
Malsupra Alzaco (Francio)
DEC

Map
Malsupra Alzaco
vdr
La flago de la regiono Alzaco, prenis la blankan maldekstran balteon sur ruĝa fono kaj la florajn bendetojn de la flago de Malsupra Alzaco

Malsupra AlzacoSuba Alzaco (alzace Underelsàss, historie ankaŭ Unterlànd, "suba lando", germane Unterelsaß, france Basse-Alsace) estas la norda parto de Alzaco, respondanta proksimume al la nuna departemento Bas-Rhin (sen la graflando Sarrewerden) kaj al la teritorio de Landau. Ĝi konsistigas, kun Supra Alzaco kaj la Respubliko de Mulhouse (enklavigita en la antaŭa), unu el la subdividoj de la historia regiono Alzaco. La terminoj Haute kaj Basse-Alzaco ne tradukas valoran nocion, ili devas estis konsiderataj laŭ geografia vidpunkto, laŭ la fluo de la rivero Ill, kiu donis sian nomon al la regiono (Elsass, tio estas proksimume Lando de Ill).

Tiu nomo estis uzata ekde la epoko de la Sankta Romia Imperio kaj en la Malnova Reĝimo inter 1648 kaj 1789.

La termino Underelsàss ankoraŭ komence de la 21-a jarcento daŭre estas la kutima nomo por la departemento en la loka alemanaalzaca lingvo, kaj koresponde, la germana ekvivalento Unterelsass kvazaŭ traduko de la loka nomo ankaŭ daŭre uzatas por paroli pri la departemento.

Ĉefaj urboj :

  • Landau (fariĝinta germana en 1815)
  • Haguenau (germane Hagenau, alzace ankaŭ Hàwenàu)
  • Saverne (germane Zabern, alzace ankaŭ Zàwere kaj Zàwra)
  • Sélestat (germane kaj alzace Schlettstadt)
  • Strasburgo (france Strasbourg, germane Straßburg, alzace ankaŭ Strossburi)
  • Wissembourg (germane Weißenburg, alzace ankaŭ Wisseburi)

La flago de Malsupra Alzaco estas ruĝa blanke strekita kaj ornamita ambaŭflanke per blanka punto (blazonpriskribo: Ruĝa kun arĝenta maldekstra balteo borderita per samkoloraj floraj bendetoj). Ĝia kuniĝo kun la flago de Supra Alzaco konsistigas la flagon de Alzaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malsupra Alzaco estis oficiale aneksita al la reĝlando Francio en 1648 per la traktatoj de la Vestfalia paco, kiuj finis la Tridekjaran Militon. La 9-an de aŭgusto 1680, la senjoroj de Alzaco devis agnoski la suverenecon de la reĝo de Francio (politiko de Kunvenoj).

La distrikto Malsupra Alzaco (1871-1919)[redakti | redakti fonton]

La distrikto Malsupra Alzaco (germanlingve : Bezirk Unterelsass) estis unu el la tri distriktoj de Alzaco-Loreno, integrita en la Germana Imperiestra Regno, de 1870 ĝis 1918. Tiam ĝi estis distrikto (Bezirk), sub regado de Bezirkspräsident, ekvivalenta al franca prefekto. Ĝia ĉefurbo estis Strasburgo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]