Malsupra Karabanĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malsupra Karabanĉelo, en hispana origine Carabanchel de Suso, de Yuso, Alto (Supra Karabanĉelo) kaj Bajo, de Arriba kaj de Abajo, Carabancheles en pluralo, aŭ simple, Carabanchel [karabanĉEl], estas lokonomoj aludaj al la teritorio kaj al antikvaj vilaĝoj limaj kun Madrido (Hispanio) sudoriente, pasinte la Manzanares.

La du malgrandaj agrikulturaj domaroj, dekomence apartenantal al la vilaĝo Madrido kiuj iĝis sendependaj municipoj (ĝis 1948), reiĝis denove partojn de la urba histo de la etenda najbara metropolo.

La 20a jarcento atestis tiun grandan transformon (7.921 loĝantoj enhavis ambaŭ municipoj komence de la jarcento), ĉae la populacio ekreskis pli kaj pli rapide ĝis la Enlanda Milito, ĉefe en Malsupra Karabanĉelo (31.000 loĝantoj en 1930).

La socio de Karabanĉeloj estis jam komponita en la jaroj 30-aj kaj 40-aj ĉefe de popolaj tavoloj, okupintaj ĉefe en konstruado, industrio kaj komerco, trajtoj kiuj karakteros en tiu urba distrikto de Madrido (post ties aneksigo meze de la 50-aj).