Malsupra nazkonko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malsupra nazkonko (flava)

La malsupra nazkonko (concha nasalis inferior) estas para osto kaj unu el la tri nazkonkoj en la nazo. Ili estas horizontale fiksitaj al la laterala muro kaj estas formitaj el lamenoj de sponga osto. La funkcio estas same kiel la aliaj nazkonkoj nome varmigi, humidigi kaj purigi la enfluantan aeron. Ĉar la nazkonkoj estas kurbaj, proksimume kial paperrulaĵo, la aero en ĝi ekturniĝas.