Malsupra regiono Vítkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malsupra regiono Vítkovice
ĉeĥe: Dolní oblast Vítkovice
teknika memorindaĵo
Sunleviĝo en Malsupra regiono Vítkovice
Oficiala nomo: Malsupra regiono Vítkovice
Kromnomo: DOV
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Moravio
Parto de Vítkovice
Montaro Ostrava baseno
Najbaras kun Minejo Hlubina
Konataj lokoj Bolt Tower, Gongo
Fabriko Ferfabriko Vítkovice
Situo Malsupra regiono Vítkovice
 - koordinatoj 49° 49′ 13″ N 18° 16′ 46″ O / 49.82028 °N, 18.27944 °O / 49.82028; 18.27944 (mapo)
Por publiko jes
Plej facila aliro Ostrava
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Okazejo Colours of Ostrava
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní oblast Vítkovic
Portalo pri Ostrava

Malsupra regiono Vítkovice estas nacia kultura memorindaĵo troviĝanta proksime de urbocentro de Ostrava en Vítkovice. Ĝi ensumigas ampleksan industrian areon de Ferfabriko Vítkovice kun unika komplekso de industria arkitekturo. Oni nomas la komplekson de tri kunligantaj tutaĵoj - nigrakarba minejo, koaksigejo kaj altforna uzino - ankaŭ Hradčany en Ostrava. La regiono estas enskribita en listo Eŭropa kultura heredaĵo kaj ĝi aspiras al alskribo en liston de monda heredaĵo de Unesko.

Mallonga historio[redakti | redakti fonton]

Unua iniciato por fondi Ferfabrikon Vítkovice ekis la 9-an de decembro 1828 de olomouca ĉefepiskopo Rudolfo Johano. La trafiko de la Gisejo de Rudolfo estis poste komencita en duono de septembro de 1830. Je unu jaro pli poste estiĝis ĉi tie koaksigejo. La unua altforno por koakso estis bruligita je du jaroj pli poste. En 1852 estis proksime de la gisejo fondita minejo Hlubina. Iom post iom estis funkciantaj ses altfornoj, kiuj estis iom post iom malfunkciigataj ĝis la 27-a de septembro 1998.

La nomigo Hradčany en Ostrava estas surprize de pli malnova dato ol oni konjektas. Ĝi estiĝis jam dum la unua respubliko, kiam estis emisiita poŝtmarko kun motivo de Hradčany en Prago kaj surskribo "Ĉeĥoslovakio - Hradčany". Komune kun ĝi estis emisiita ankaŭ marko kun panoramo de Vítkovice kaj surskribo "Ĉeĥoslovakio - Mor. Ostrava". Popola kreemo poste faris la sian kaj estiĝis la nomigo Hradčany en Ostrava.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Post la finigo de fabrikado de fero oni diskutis, kion fari pri la eksa industria areo. Ideon por ties malkonstruo superis opinio de revitaligo de la objektoj kaj ties konservo kiel teknika memorigaĵo por la estontaj generacioj. En junio de 2002 estis per ordono de registaro Malsupra regiono Vítkovice proklamita kiel nacia kultura memorigaĵo. En decembro de 2008 ĝi poste kiel unu el kvar ĉeĥaj memorigaĵoj venis al estiĝanta listo de Eŭropa kultura heredaĵo.

Nuntempe oni faras en la tuta spaco purigon, malkonstruon de nebezonataj konstruaĵoj kaj ekipaĵoj kaj preparas la areon por kunigi ĝin en estonteco kun konstruita areo en Karolina, kiu estas ankaŭ de fundamente rekonstruata.

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

Malsupra regiono Vítkovice fariĝis okazejo de diversaj muzikaj festivaloj, inter ili Colours of Ostrava, Beats for Love.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • POLÁŠEK, Miloš; POLÁŠEK, Radim; MACHOTKOVÁ, Jana. Vítkovice Industria : Ostrava : Vítkovické vysoké pece 1836–2007. Ostrava : EN FACE, 2007. ISBN 978-80-903385-6-2.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Vido el tegmentoj al Malsupra regiono Vítkovice en 2009
Vido el tegmentoj al Malsupra regiono Vítkovice en 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Malsupra regiono Vítkovice en Vikimedia Komunejo