Malto en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo
emblemo
La olimpika flago

Sportista teamo de  Malto en la Olimpikoj jam en 1928, 1936, 1948, 1960, 1968 kaj 1972, kaj kontinue ekde la jaro 1980 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 13 someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankaŭ ekde la vintra Olimpiko 2014 estas maltaj partoprenantoj.

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam gajnis olimpikan medalon. Kune kun Bosnio kaj Hercegovino, Albanio, Andoro kaj Monako en la Olimpikoj, Malto estas unu el kvin nunaj eŭropaj partoprenantoj, kies teamoj ne gajnis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Malta Olimpika Komitato (malte Kumitat Olimpiku Malti), fondita en 1928 kaj rekonita en 1936.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]