Malungon
| Malungon | |||
|---|---|---|---|
| municipo de la Filipinoj | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 9503 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 108 429 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 144 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 6° 23′ N, 125° 16′ O (mapo)6.3775916666667125.27264722222Koordinatoj: 6° 23′ N, 125° 16′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 233 m [+] | ||
| Areo | 750,92 km² (75 092 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Malungon - tagaloge Bayan ng Malungon - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono SOCCSKSARGEN, en provinco Sarangani. Malungon havas 31 distriktojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Malungon situas en la suda parto de la insulo ne havanta marbordon [1]. General Santos kaj provinca ĉefurbo Arabel troviĝas po 31, Digos 43, regiona ĉefurbo Koronadalo 49, Davao 83, Kotabato (urbo) 147, Cebuurbo 462, Manilo 1026, Kvezono 1032, Tuguegarao 1308 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu loko apartenis al pluraj administraciaj unuoj, fine en 1969 Malungon estis fondita el ekstera parto de Alabel. La provinco estis kreita en 1992. En la 2010-aj jaroj Malungon atingis la internacian statuson urbego (pli granda, ol cent mil).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Malungon plejparte baziĝas sur agrikulturo, kie oni okupiĝas pri kokosoj. Bredado kun fiŝkaptado estas la dua plej granda enspezo. Aliaj agrikulturaj produktoj estas maizoj, sukerkanoj, bananoj, ananasoj, mangoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Malungon estas alirebla voje el Digos kaj General Santos.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Malungon estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas po 1623 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro pluvas pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




