Malutopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malutopio estas negativa utopio. Dum utopio havas filozofian aŭ literaturan vizion de iu estonta ideala socio, malutopio antaŭvidas teruran kaj malesperan mondon.

Plejofte distopio estas sciencfikcia verko. La kontraŭ-utopian ĝenron famigis la romanoj La plej bona el la mondoj de Aldous Huxley, 1984 de George Orwell kaj Ni de Jevgenij Zamjatin.

Kvankam malutopioj okazas ĉu en proksima futuro, ĉu en malproksima futuro, ili ofte baziĝas sur tiama sciencfikcia ŝanĝiĝo: pensantaj robotoj, eksterteranoj, homa klonado, telepatio, sed tiuj ŝanĝiĝoj ofte estas postsekvoj de politikaj ŝanĝiĝoj: En 1984 la totalisma ŝtato uzas "tele-ekranojn" por kontroli la homojn. En La plej bona el la mondoj oni uzas klonadon por fari "perfektajn" homojn.

Romanoj

  • Ni (1920): En egalisma socio homoj loĝas en vitraj domoj.
  • La plej bona el la mondoj (1932): Ekonomio superas ĉion kaj scienco estas rimedo por kontroli la homaron.
  • 1984 (1948): En Britio post atombomba mondmilito en totalisma ŝtato kun trajtoj de stalinismo kaj naziismo), Granda Frato kontrolas ĉiun.
  • This Perfect Day (1970): En ĝia socio feliĉo estas deviga. La centra komputilo ĉiam zorgas pri la vivo de la homoj. Por ĉiu, ĝi elektas laboron, edz(in)on ktp.

Filmoj