Malvaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malvaloj
Alcea setosa
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

malvedoj Malvidae

Ordo: malvaloj Malvales
Juss. [1]
malvo Malva
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La malvaloj (latine Malvales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 10 familiojn, ĉirkaŭ 350 genrojn kaj preskaŭ 5900 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas malvo[3].

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La folioj staras dise, la foliangioj disvojas polmoforme. Ili ofte havas stipulojn, sed tiuj ne estas okulfrapaj. Oftas la stel- aŭ penikforma pileco.

La floroj estas duseksaj, kun plej ofte radia simetrio, la petaloj lokiĝas en la floro helice, kio estas videbla eĉ ĉe duonmalfermita floro. Ili havas 5 sepalojn kaj 5 petalojn. Multaj stamenoj teorie lokiĝas en du rondoj, sed la ekstera ofte elfalas, la internaj stamenoj multobliĝas eksteren (centrifuge). La filamentoj ofte grupiĝas (grupaj stamenoj) aŭ kunkreskas al tubeto, kiu ĉirkaŭas la pistilon. La stiluso estas longa, la ovario estas suprastara, la placentacio de la ovuloj estas centra-angula.

La frukto estas kapsulo, ofte dorna; la grajnoj aŭ la interno de la ovario estas pila.

Ili ofte akumulas laktosukon aŭ mukomaterialojn.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (6 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

Referencoj[redakti | redakti fonton]