Malvola orgasmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virino kiu konsentas al malvola orgasmo dum ŝi estas retenita kaj buŝblokita. Demonstro ĉe Exxxotica Ekspozicio 2008.
Malvola orgasmo povas esti helpita uzanta vibrilan zonon.

Malvola orgasmodevigita orgasmo, estas formo de seksa kontrolo en kiu la aktiva partnero (ofte nomata la dominanta) sekse stimulas submetiĝeman partneron (la submetiĝemulo) al la punkto de la orgasmo. Ankaŭ povas okazi ke la submetiĝemulo provas rezisti kaj reteni la komencon de orgasmo. La praktiko povas esti aplikata al ĉiuj orgasmantaj seksorganoj, kaj al peniso kaj al vegino. Ne temas pri kuna masturbado, ĉar tie ĉi unu orgasmigas la alian, sed la praktiko povas esti parto de senpenetra seksumado.

En BDSM aŭ aliaj seksaj praktikoj, fizikaj limoj regule estas metitaj sur la submetiĝeman partneron por permesi al la aktiva partnero kontroli la ritmon kaj tempigon de la stimulo. Malvola orgasmo estas akirita per metodoj kiel: palmtuŝado, vibra tenilo, fingrumado, ktp. La reganta seksa partnero povas apliki formon de sufokado por pliigi la senton de sendefendo ĉe la partnero regata, kiu je fino de la praktiko orgasmos.

Nevola orgasmo[redakti | redakti fonton]

Nevola orgasmo kiu okazas kiel rezulto de malvola seksa kontakto, kiel ekzemple dum seksperfortoseksatenco, ofte povas esti asociita kun sentoj de honto kaŭzita de internigado de sintenoj kiuj kulpigas la viktimon. Pro tio homoj kiuj spertas tiun ofte ne raportas pri la sperto pro honto aŭ embaraso. Nevolaj orgasmoj povas okazi sendepende de sekso. [1]

Medicinaj studoj montras, ke la genitala reflekso estas parto de la mjelo kaj tial ne ĉiam povas esti sub konscia kontrolo. Nevola orgasmo ankaŭ povas esti seksa medicina problemo kiu rilatas al malordo de la genitaloj. [2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Levin, Roy J.; van Berlo, Willy (2004). "Sexual arousal and orgasm in subjects who experience forced or non-consensual sexual stimulation – a review". Journal of Clinical Forensic Medicine. 11 (2): 82–8. doi:10.1016/j.jcfm.2003.10.008. PMID 15261004.
  2. Allard, Julien; Truitt, William A.; McKenna, Kevin E.; Coolen, Lique M. (2005). "Spinal cord control of ejaculation". World Journal of Urology. 23 (2): 119–26. doi:10.1007/s00345-004-0494-9. PMID 15947961.