Mamed Ĥalidov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mamed Ĥalidov
Persona informo
Naskonomo Mamed Khalidov
Naskiĝo 17-an de julio 1980 (1980-07-17) (43-jaraĝa)
en Grozno
Lingvoj rusa
Loĝloko Pollando
Ŝtataneco RusioPollandoSovetunio
Okupo
Okupo karateisto • tajboksisto
vdr

Mamed Ĥalidov (ĉeĉene: Мамед Халидов, pole Mamed Chalidow), naskiĝis la 17-an de julio 1980 en Grozno (Rusio) — pola-ĉeĉena vetbatalanto de miksa luktosporto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1997 kun grupo de ĉeĉenoj venis al Pollando. La polan lingvon lernis en Vroclavo. Post fino de kurso pri la pola lingvo komencis studi administradon ĉe Universitato de Varmio kaj Mazurio en Olsztyn. La 21-an de decembro 2010 ricevis la polan civitanecon. Estas islamano. Edziĝis al polino Ewa, kun kiu havas filon Kerim.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

La unuan kontakton kun batalartoj havis en Grozno kiam 12-aĝa trejnis karateon. Post alveno al Olŝtino trejnis tekvondon, lukton kaj boksadon. En miksa luktosporto konkuras de 2004. Reprezentante klubon Arrachion MMA Olsztyn gajnis internacian ĉampionecon de Pollando en kategorioj ĝis 85 kaj 90 kilogramojn. En 2007 aliĝis al la organizaĵo Konfrontacja Sztuk Walki (Konfronto de Batal-Artoj).

En 2008 subskribis kontrakton kun usona organizaĵo EliteXC por 4 bataloj en duonpeza lukto. La 10-an de oktobro 2008, en sia usona debuto, venkis kontraŭ Jason Guida per teknika knokaŭto. Dum la batalo rompis sian fingron ĉe la dekstra mano. Laŭvicaj batalrenkontoj ne okazis pro financaj problemoj de la organizaĵo. Khalidov revenis al la pola organizaĵo. Post sanigo de la kontuzo la 15-an de majo 2009 en Varsovio knokaŭtis en 70-a sekundo brazilan sportiston Daniel Acacio iĝante la unua en la historio internacia majstro de la organizaĵo.

Januare 2009 subskribis kontrakton por 3 bataloj kun la japana organizaĵo "World Victory Road". Debutis la 7-an de novembro kontraŭ brazila majstro de la organizaĵo Jorge Santiago. Venkis en la unua etapo. La 7-an de marto 2010 malgajnis la revenĝan ludon por majstreca zono. Malvenkis per poentoj. Tio estis lia unua malveko depost 2005. Poste, luktante kun japano Ryuta Sakurai kaj remisante plutenis majstrecon.

La 30-an de decembro 2010 en Tokio ludis sian trian batalon por WVR. Venkis japanon Yuki Sasaki per teknika knokaŭto.

La 19-an de marto 2011 en Varsovio venkis usonan konkuranton de Ultimate Fighting Championship - James Irvin, post 33 sekundoj rezulte de lia rezigno. Du monatojn poste rapide venkis kun Matt Lindland per gilotina sufoka preno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]