Mamikonjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mamikonjan
Dinastio
nobela familio • nakhararq
Devena nomo armene,
Lando Armena EmirlandoPersa Armenio vd
Religio Armena Apostola Eklezio
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Mamgo vd
Branĉo de armena nobelo vd
Branĉoj Orbeljan vd
Regadoj
Sparapetoj de Armenio
Dum 314-1189
Sekvanto Armena Emirlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mamikonjan (armene Մամիկոնյաններ) estas la familinomo de nobela familio kiu regis la politikon de la Reĝlando Armenio inter la 4-a kaj la 8-a jarcentoj. Ili heredis la armenan postenon sparapeto (« Generalego ») de Armenio ĝis la fino de la 6-a jarcento kaj ili ankaŭ estris la regionojn Tarono, Sasuno, Tajko, Bagrevand kaj aliaj. Ilia patrono estis sankta Hovhannes Karapet (Johano Baptisto) kies samnoma monaĥejo (ankaŭ konata kiel Glak) ili furioze defendis kontraŭ la sasanidaj invadantoj[1].

Origino[redakti | redakti fonton]

Standardo de la dinastio Mamikonjan.

La origino de la familio Mamikonjan perdiĝas inter la nebuloj de la antikvo. Moseo de Ĥoreno en sia Historio de Armenio (5-a jarcento) asertas ke tri jarcentojn antaŭe du nobeluloj de "Ĝem" (armene "Ճեմ"; plur. "Ճեմք") origine (kiu estas konjektita verŝajne kun ĉina deveno), Mamik kaj Konak, ekstaris kontraŭ sia duonfrato, Ĉenbakir, la reĝo de Ĉenk (kiu eble rilatas al Ĉinio). Ili estis venkitaj kaj fuĝis al la reĝo de Partio kiu, spite la postulojn de la imperiestro ekstradicii la kulpulojn, sendis ilin por vivi en Armenio, kie Mamik iĝis la prapatro de la Mamikonjan-oj.

Laŭ la frumezepoka armena historiisto Moseo de Ĥoreno, la familio Mamikonjan venis el Ĉinio.

Alia armena historiisto de la 5-a jarcento, Faŭsto de Bizanco, subtenis la rakonton. En sia Historio de Armenio, li dufoje mencias, ke la Mamikonian-oj devenis de la Han-dinastio de Ĉinio kaj kiel ili ne estis pli malsupraj ol la arŝakidaj regantoj de Armenio. Ĉi tiu genealogia legendo eble estis parto de tagordo de la Bagratida dinastio de Armenio por forigi la legitimecon de la Mamikonjana dinastio[2]. Kvankam ĝi eĥas la aserton de la Bagratidoj pri Davida deveno kaj la postulon de la arcrunidoj pri la reĝa asiria deveno, iuj armenaj historiistoj emis interpreti ĝin kiel ion pli ol pecon de genealogia mitologio. Teorio de la 1920-aj jaroj postulis, ke la ĝenk-oj menciitaj en la armenaj fontoj ne estis han-ĉinoj, sed probable de malsama iran-parolanta etno de Transoksanio, kiel la tokaroj en nordokcidenta Ĉinio[3]. Edward Gibbon en sia La historio pri malfortiĝo kaj falo de la Roma Imperio ankaŭ kredis ke la fondinto de Mamikonjana klano ne estis han-ĉina sed simple de la teritorio de la Ĉina Imperio kaj atribuas skitan originon al Mamikon deklarante tion ĉe la tempo kiam la limoj de la Ĉina Imperio atingis tiom okcidente kiom Sogdiano[4].

Alia rekonstruo, simila al la antaŭaj sed sen referencoj al fora Ĉinio, asertas, ke la familio origine enmigris el Baktrio (nuna norda Afganio) sub la regado de Tiridato la 2-a de Armenio,  probable koincidanta kun la aliĝo de la sasanidoj en Irano[5].

Pli lastatempaj teorioj tamen sugestas, ke la "Ĉank" estas identigebla aŭ kun la tzanoj, tribo en la suda Kaŭkazio, aŭ kun centra azia grupo loĝanta proksime al la rivero Sirdarjo.

En vortoj de Nina Garsoïan en l Encyclopædia Iranica :

La Mamikonjan-oj asertis esti reĝa deveno de Ĉenk, popolo tradicie ligita al Ĉinio (Primara Historio, B; BP-G, 5.4.37, pp. 194, 218-19; MK, 2.81, pp. 229-31). Kvankam ĉi tiu origino estas pridisputata de fakuloj, kiuj ankoraŭ ne atingis finan konkludon, oni supozas, ke la Mamikonjanoj venis el Centra Azio aŭ de la regiono Darband. Adontz kaj precipe Toumanoff konsideris, ke ilia deveno devas esti ligita kun Kartvelio (Adontz, 1970, p. 312; Toumanoff, 1963, pp 209-10).

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikvo[redakti | redakti fonton]

La etendiĝo de la regaĵoj de la familio Mamikonjan.

La familio unue aperas en la frua 4-a jarcento. Sub la forpasinta Arsakida Armena Reĝlando, la familio okupis gravan pozicion: ili estis heredaj ĉefkomandantoj ( sparapetoj ) kaj reĝaj tutoroj (dajeak) kaj regis grandajn domajnojn, inkluzive la plej grandan parton de Tarono kaj Tajko. La familio Mamikonjan pliigis siajn posedaĵojn pli kun la morto de la lasta hereda Patriarko de Armenio, Sahak la 1-a ĉ. 428, kiam ili heredis multajn ekleziajn teritoriojn per la geedzeco de lia sola filino, Hamazasp Mamikonjan.

La unua konata Mamikonjan-a senjoro, aŭ naĥararo, pri kiu io certa estas konata, estis iu nomata Vaĉee Mamikonjan (330-339).

La familio reaperas en kronikoj en 355, kiam la plejparto de iliaj teroj troviĝis en la provinco Tajko. Tiutempe la estro de la familio estis Vasak Mamikonjan, kiu estis la sparapeto de Armenio. Poste, la ofico de sparapeto fariĝis hereda posedo de la Mamikonjanoj. Vasak Mamikonjan respondecis pri la armena defendo kontraŭ Persio sed fine estis venkita per la perfido de Meruĵan Arcrunido (ĉ. 367-368).

Post la malvenko, la frato de Vasak, Vahan Mamikonjan, kaj multaj aliaj feŭdaj senjoroj fuĝis al la persa flanko. La imperiestro Valento tamen enmiksiĝis en armenajn aferojn kaj havis la oficon de sparapeto donita al la filo de Vasak Muŝeg la 1-a Mamikonjan en 370. Kvar jarojn poste Varazdato, nova reĝo, konfirmis Muŝegon en sia ofico. Ĉi-lasta poste estis murdita laŭ peto de Sembat Saharuni kiu anstataŭigis lin kiel sparapeto de Armenio.

Dum ĉi tiu evento, la familia gvidado pasis al la frato de Muŝeg, Manvel Mamikonjan, kiu antaŭe estis ostaĝigita en Persio. La Mamikonjanoj tuj ekribelis kaj venkis Varazdaton kaj Saharuni-on en Karin. Manvel kune kun siaj filoj Hemaiak kaj Artĉo kaptis la reĝon kaj metis lin en fortikaĵon, de kie Varazdato eskapis eksterlanden. Zarmanduĥt, la vidvino de la antaŭulo de Varazdato, tiam estis proklamita reĝino. Manvel interkonsentis kun la potencaj sasanidoj, promesante sian lojalecon kiel rekompenco por respekto de la armena aŭtonomio kaj leĝoj.

Ilustraĵo pri Vartan Mamikonjan en libro de 1898[6]

Post la forpaso de la reĝino en 384, Manvel Mamikonjan estis proklamita reganto de Armenio atendante la falon de ŝia filo Arŝako la 3-a kaj havis la bebreĝon edziĝinta al sia filino Vardanduĥt. Sed estis la morto de Manvel en 385, kiu ekigis la landan konkeron fare de la persoj en 386-387.

Hamazasp Mamikonjan estis registrita kiel la gvidanto de la familio en 393. Oni scias, ke lia edzino estis Sahakanuŝ, filino de patriarko Sahak la 1-a. Ŝi estis posteulo de la arsakidaj reĝoj kaj de Sankta Gregorio la Iluminanto. Ili havis filon, Vardan Mamikonjan, kiu estas honorata kiel unu el la plej grandaj militaj kaj spiritaj gvidantoj de la antikva Armenio.

Post kiam Vardan fariĝis sparapeto en 432, la persoj alvokis lin al Ktesifono. Reveninte hejmen en 450, Vardan malkonfesis la persan religion kaj instigis grandan armenan ribelon kontraŭ iliaj sasanidaj regantoj. Kvankam li mortis en la Batalo de Avarajr ankaŭ konata kiel Batalo de Vartananc (451), la daŭra ribelo gvidita de Vahan Mamikonjan, la filo de la frato de Vartan, rezultigis la restarigon de armena aŭtonomio per la Traktato Nvarsak (484), tiel garantiante la postvivadon de armena ŝtatiĝo en postaj jarcentoj. Vardan estas honorata kiel sanktulo kaj memorigita de multaj preĝejoj en Armenio kaj ĉevala statuo en Erevano.

Post la submetado de la lando fare de la persoj, la mamikonjanoj ofte helpis al la Orienta Romia Imperio, kun multaj familianoj enirantaj en bizanca servo, precipe Vardan la 2-a Mamikonjan fine de la 6-a jarcento post lia malsukcesa ribelo kontraŭ Persio.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Vahan Mamikonjan.

Kun la araba konkero de Armenio fine de la 7-a jarcento, la potenco de la Mamikonjanoj komencis malpliiĝi, precipe relate al iliaj grandaj rivaloj, la Bagratidoj. Grigor Mamikonjan gvidis ribelon kontraŭ araba regado sed estis venkita kaj devigita fuĝi al Bizanco ĉ. 748.  Je 750, la Mamikonjanoj perdis Taronon, Ĥelaton, kaj Muŝ-on kiuj transiris al la fortiĝanta bagratida dinastio. En la 770-aj jaroj, la familio estis gvidata de Artavizd Mamikonjan, poste de Muŝeg la 4-a Mamikonjan (+772) kaj de Samvel la 2-a. Ĉi lasta havis filinon kiu geedziĝis kun Smbat la 7-a de la bagratidoj, soldato de Armenio. Lia nepo Aŝot Msaker ("la Viandomanĝanto") iĝis prapatro de bagratidaj regantoj de Armenio kaj Tarono.

La fina mortbato al la potenco de la familio okazis meze de la 770-aj jaroj, kun la malvenko kaj morto de Muŝeg la 6-a Mamikonjan ĉe la Batalo de Bagrevand kontraŭ la abasidoj. Kiel konsekvenco de ĉi batalo, la du filoj de Muŝeg rifuĝis en Vaspurakano kaj estis murditaj de Meruĵan la 2 Arcrunido, kaj lia filino estis geedzita kun Ĝahap al-Kais, tribestro, kiu ekloĝis en Armenio kaj kaptis parton de la antaŭaj Mamikonjanaj landoj kaj aneksis ilin per la geedziĝo kun la filino de Muŝeg la 6-a, kiu estis la lasta vivanta Mamikonjana princo. Ĉi tiu geedziĝo kreis la Kajsian Dinastion de la Armena Emirlando centrita en Manzikerto, la plej potenca islama araba emirlando en la regiono de Armena Altebenaĵo, kaj tiel finanta la ekziston de la Mamikonjana linio en Armenio. Nur sekundaraj linioj de la familio pluvivis poste, kaj en Transkaŭkazio kaj en Bizanco. Eĉ en sia patrujo Tajko, ilin sukcedis la Bagratidoj. Kurdik Mamikonjan estis registrita kiel reganta Sasunon ĉ. 800, kie estis la monaĥejo Surb Karapet kaj familia sidejo. Duonan jarcenton poste, Grigor Mamikonjan perdis Bagrevandon favore al la islamaj regantoj kiuj rekonkeris ĝin en la fruaj 860-aj jaroj kaj tiam forprenis ĝin al la bagratidoj por ĉiam. Post tio, la nobela familio Mamikonjan preterpasas la historion.

Post ilia katastrofa ribelo de 774–775, iuj el la Mamikonjanaj princoj translokiĝis al la kartvelaj landoj. La lastatempaj kartvelaj feŭdaj domoj de la Liparitidoj-Orbeliani kaj Tumaniŝvili estas foje supozitaj esti devenintaj de tiuj princoj.

Pluraj erudiciuloj, precipe Cyril Toumanoff kaj Nicholas Adontz, proponis mamikonjanan originon por kelkaj gvidaj bizancaj familioj kaj individuoj, komencante de la uzurpanto Fokas en la frua 7-a jarcento, imperiestro Filipiko Bardanes, la generalo kaj uzurpanto Artabasdo meze de la 8-a jarcento, kaj la familioj de viroj kiel Aleksio Mosele aŭ Imperiestrino Teodora kaj ŝiaj fratoj Bardas kaj Petronas en la 9-a jarcento. Tamen, kiel diras la armena historiisto N. Garsoïan, "eĉ se alloga kvankam ĝi estas, ĉi tiu tezo ne povas esti pruvita pro manko de fontoj".

Listo de princoj Mamikonjan[redakti | redakti fonton]

Monero de la Respubliko Armenio kun reprezentaĵo de Vardan Mamikonjan

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Archived copy. Arkivita el la originalo je 15an de decembro 2005. Alirita 2005-12-15.
  2. [1]
  3. H. Skold, "L'Origine des Mamiconiens", Revue des etudes armeniennes (1925) pp. 134-35.
  4. Edward Gibbon, The History of the Decline and Fall of the Roman Empire:Chapter XIII, Part II, Reign of Diocletian and This Three Associates.
  5. Vahan M. Kurkjian, A History of Armenia, Armenian General Benevolent Union of America 1958: Chapter XVII The Arsacids (Arshakunis) of Armenia
  6. Vartan Mamikonian illustration in 1898 book «Illustrated Armenia and Armenians» [2]