Mamoré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mamoré
Situo de la rivero en Amazonio
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 931 km
Akvokolekta areo 650 000 km²
Averaĝa trafluo 8 200 m³/s
Fluo
Enfluejo rivero Madeira
- Alteco 110 m
Geografio
Alfluantoj Río Grande kaj Yacuma en Bolivio, Guaporé/Itenéz en Bolivio/Brazilo
Rivero en Ameriko
vdr

Mamoré estas rivero en Bolivio. Ĝi estas la dekstra fonta rivero de la rivero Madeira, la plej granda alfluo de la rivero Amazono en Sudameriko. Per meznombra trafluo de 8 200 m²/s da akvo kaj longeco de 1 930 kilometroj temas pri unu el la plej grandaj riveroj de Bolivio. Ĝi ekestas per kunfluo de la riveroj Ichilo kaj Chapare. La Río Grande estas la plej longa dekstra alfluo kaj same konsideratas fonta rivero.

La maldekstra fontorivero Chapare fontas en montaro oriente de la urbo Cochabamba, la dekstra fontorivero fontas okcidente de la urbo Santa Cruz. Proksimume 20 kilometrojn post la kunfluo de tiuj du riveroj de dekstre alfluas aldone la rivero Río Grande, kiu havas kompare malmultan akvon, sed pro sia granda longo de 1 438 kilometroj konsideratas aldona fontorivero. La rivero Mamoré preterfluas la urbon Trinidad, kaj ĉe la limo inter Bolivio kaj Brazilo de dekstre alfluas la rivero Guaporé (jan la brazila nomo), kiu en Bolivio havas la nomon Itenéz. Apud la urbo Villa Bella la rivero Mamoré kunigas kun la iom pli akvoriĉa rivero Beni al rivero Madeira, la plej granda alfluo de la rivero Amazono.