Manĉurio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Manĉurio, ManĉurujoManĝurioMandĵurujo (ruĝ-kolore) sur la mapo de Ĉinio

Manĉurio, Manĉurujo [1][2]Manĝurio (满洲 Mănzhōu) situas en Nord-Orienta Ĉinio, ĉirkaŭ la urbo Harbin kaj entenas la provincojn Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning. Pro historiaj kaŭzoj, la ĉinoj ne preferas tiun nocion, ili pli volonte uzas la terminon Nord-Oriento (东北/東北 Dōngběi). Manĉurio estis okupita en 1931 fare de Japanio, kiu establis la pupŝtaton ManĉukoManĉukuo en 1932. Tiu okupado estis kondamnita fare de Usono per Hoover-Stimson-Doktrino. Post kiam la teritorion okupis en 1945 la Sovetunio, la teritorio transiris en 1946 al Ĉinio.

La areon limas oriente la rivero Amuro kaj Ussuri, norde la Ĥingan-montaro, okcidente la Ĉina Muro kaj sude la rivero Jalu. Norde kaj oriente limas ĝin Rusio (Siberio), okcidente Mongolio kaj sude Nord-Koreio.

La nocio «Manĉurio» estas relative nova kaj derivita el la loka tunguza popolo manĉuoj.

Gravaj urboj[redakti | redakti fonton]

Mapo de Manĉurio

Gravaj riveroj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Manĉurio kondukas la Transmanĉuria fervojo, flanka branĉo de Transsiberia fervojo.

Sur la itinero Dalian - Changchun komunikis inter 1934-1945 (dum la japana okupo) la legenda eksprestrajno Ajia (vidu Ŝinkansen).

Loka Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto en Liaoningo: Ekzistas en tiu provinco la Liao­ning-provinca Esperanto-Asocio (LEA), kiu utiligas du platformonjn: la Liaoninga Esplora Centro pri Edukado kaj Kulturo de Esperanto en la Orienta Liaoning-Universitato kaj la Liaoninga Esplora Bazo de Esperanto en Shenyang-Universitato
  • Esperanto en Ĝilino: Ĝjilina Esperanto-Instituto kaj Ĉangĉuna Esperanto-Asocio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 707
  2. L.L. Zamenhof literumis ankaŭ "Mandĵurujo" en letero de 1905