Manĝebla algo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Manĝebla algo kun supo el mareĥino, Koreio.

Manĝebla algo estas algoj kiuj povas esti manĝataj kaj uzataj por la preparado de manĝaĵoj. Ĝi tipe enhavas grandajn kvantojn da fibro kaj ili enhavas kompletajn proteinojn.[1] Ili povas aparteni al unu el kelkaj grupoj de multĉelaj algoj: nome ruĝaj algoj, verdaj algoj, kaj brunaj algoj.

Algoj estas ankaŭ rikoltitaj kaj kultivataj por la elpreno de alginato, agaragaro kaj karageno, nome gelatinecaj substancoj kolektive konataj kiel hidrokoloidoj aŭ fikokoloidoj. Hidrokoloidoj atingis komercan gravon, ĉefe ĉe manĝoproduktado kiel manĝaldonaĵoj.[2] La manĝindustrio espluatas la geligeblon, akvoretenkapablon, emulsigon kaj aliajn fizikajn proprecojn de tiuj hidrokoloidoj.

Plej manĝeblaj algoj estas maralgoj dum plej nesalakvaj algoj estas venenaj. Kelkaj maralgoj enhavas acidojn kiuj ĝenas ĉe la digesta kanalo, dum kelkaj aliaj povas funkcii kiel laksigiloj aŭ elektrolit-ekvilibriloj.[3]

La plado ofte servata en okcidentaj ĉinaj restoracioj kiel 'krakalgo' ne estas algoj sed brasiko kiu estis sekigita kaj poste fritita.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. K.H. Wong, Peter C.K. Cheung (2000). “Nutritional evaluation of some subtropical red and green seaweeds: Part I — proximate composition, amino acid profiles and some physico-chemical properties”, Food Chemistry 71 (4), p. 475–482. doi:10.1016/S0308-8146(00)00175-8. 
  2. Round F.E. 1962 The Biology of the Algae. Edward Arnold Ltd.
  3. Wiseman, John SAS Survival Handbook
  4. . CRISP SEAWEED. UK TV.CO.UK (2012). Alirita 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]