Glutemeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manĝegemo)
Fragmento bildigante glutemecon en la fama verko de Hieronymus Bosch pri la sep gravegaj pekoj.

Glutemeco, el la latina gluttire (t.e. gluti), estas ekcesa kaj malŝpara konsomado de nutraĵojtrinkaĵoj. Ĝi estas rigardita de la kristanaj religioj kiel unu el la sep gravegaj pekoj, ĉar nekonvena deziro de manĝaĵoj malpliigas la partojn de la malriĉuloj.

Depende de la kulturo kaj de la abundeco en iu socio, glutemeco estas konsiderita aŭ kiel malvirto, aŭ kiel la privilegio de alta statuto. Fruaj doktrinistoj de la katolika Eklezio (ekz. Tomaso de Akvino) eĉ akceptis pli larĝan difinon de glutemeco, kiu iliaopinie povus ankaŭ inkludi obsedan anticipon de la manĝoj aŭ inklinon por la plej multekostaj manĝaĵoj.