Manĝorubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Superbazaro en Portlando, Usono, kun granda kvanto kaj varieco de pakitaj manĝaĵoj.

Manĝorubo estas "ajna manĝaĵa substanco, kruda aŭ kuirita, kiu estas forĵetita aŭ destinita aŭ devigita esti forĵetita", laŭ la laŭleĝa difino de rubo de la Eŭropa Komisiono.

La difino de rubo estas pridiskutata temo, kaj dependas ofte de leĝaj postuloj, profesiaj kialoj, kaj personaj intencoj. En la kazo de manĝaĵo, ekzistas krome sociaj diskutoj, pri la neceso kaj oportuno pri malŝparado kaj nutraĵa sekureco.

Fontoj de Malŝparado[redakti | redakti fonton]

Manĝaĵo-produktado[redakti | redakti fonton]

En evoluantaj kaj evoluigitaj landoj, en kiuj funkcias komercaindustria agrikulturo, manĝaĵa malŝparo povas okazi ĉe plejpartoj de stadioj de la manĝaĵa industrio kaj en gravaj kvantoj. En vivtenada agrikulturo, la kvantoj de manĝaĵa malŝparo estas nekonata, sed estas probable kompare multe malpli grava, pro la limhavaj stadioj ĉe kiu malŝparo povas okazi kaj konsiderante ke manĝaĵo estas kreata pro senpera bezono, kaj ne pro la postuloj de tutmonda vendado. Tamen, surlokaj perdoj en konservado en evoluigantaj landoj, precipe en Afriko, povas esti alta kvankam la ĝusta naturo de tiaj perdoj estas tre debatita.

Severa aŭ ekstrema vetero povas kaŭzi perdojn de kultivaĵo por ĉiuj formoj de subĉiela agrikulturo.

Esploro en la manĝaĵa industrio de Usono, kies manĝaĵa provizo estas la plej diversa kaj abunda de ajna lando en la mondo, trovis manĝaĵan malŝparon okazantan jam ĉe la komenco de manĝaĵa produktado. La uzo de maŝinaro en rikoltado povas kaŭzi malŝparon, ekzemple ĉar rikoltmaŝinoj povas esti nekapablaj distingi inter maturaj kaj nematuraj kultivaĵoj aŭ povas kolekti nur parton de kultivaĵo. Ekonomiaj faktoroj, kiel reguligoj kaj normoj pri kvalito kaj aspekto, ankaŭ kaŭzas manĝaĵan malŝparon; kultivistoj ofte selekte rikoltas, preferante lasi kultivaĵojn sur la kampo (kie ili povas esti uzotaj kiel sterkaĵo aŭ bruteca paŝtaĵo), pro tio ke ili alie devus esti forĵetitaj poste.

Manĝaĵa pretigo[redakti | redakti fonton]

Manĝaĵo malŝparo daŭras en la postrikolta stadio, sed la kvantoj de tia perdo estas relative nekonata kaj malfacile taksebla. Ĉiaokaze, la varieco de faktoroj kiuj kontribuas al manĝaĵa malŝparo, ambaŭ biologia/ekologia kaj sociekonomia, limigas la utilecon kaj fidindecon de ĝeneralaj ciferoj. En stokado, konsiderindaj perdoj povas esti atribuitaj al damaĝbestoj kaj mikroorganismoj. Tiu ĉi estas aparta problemo por landoj kiu spertas kombinaĵon de varmo (ĉirkaŭ 30 ) kaj humideco (inter 70 kaj 90 procento), ĉar tiaj kondiĉoj instigas la reproduktadon de insektoj kaj mikroorganismoj. Perdoj en la nutra valoro, kalorivaloro kaj manĝebleco de kultivaĵoj, dependas de temperaturo, humideco aŭ la ago de mikroorganismoj. Ĉi tiuj "kvalitaj perdoj" estas pli malfacile takseblaj ol tiuj kvantaj.

Parto de la manĝaĵa malŝparo produktita de manĝa pretigo povas esti malfacile reduktebla sen influi la kvaliton de la finita produkto. Reguligoj pri manĝaĵa sekureco estas kapablaj retiri manĝaĵojn kiuj kontraŭdiras normojn antaŭ ol ili atingas merkatojn. Tio ĉi povas kaŭzi konflikton kun la penoj al reuzado de manĝaĵa malŝparo (kiel en bruta paŝtaĵo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]