Manĝur

| Manĝur | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| kantonnivela urbo limurbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 021400 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 249 472 (2010) [+] | ||||
| Loĝdenso | 340 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 49° 35′ N, 117° 27′ O (mapo)49.588055555556117.4525Koordinatoj: 49° 35′ N, 117° 27′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 734,56 km² (73 456 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Manĝur, per simpligita ĉina skribo 满洲里, per tradicia ĉina skribo 滿洲里, per mongola cirilo Манжуур, mongole ᠮᠠᠨᠵᠤᠤᠷ ᠬᠣᠲᠠ, ruse Маньчжурия, laŭ poŝto Manchouli estas distriktonivela urbego, signifa limpasejo, limurbo en prefektujnivela urbego Hulunbuir, en provinco Interna Mongolio, en Ĉina Popola Respubliko.

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2020 la distriktonivela loĝantaro estis 150 508 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
La distriktonivela urbego kuŝas laŭ la rusa landlimo kaj ankaŭ ne malproksime de Mongolio sur areo 732 km² kaj administras 6 dividojn. Sude etendiĝas granda dolĉakva lago. Ulaanbaataro troviĝas 762, Pekino 1077, Ŝanhajo 2069 km aere laŭ .
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la 20-a jarcento la areo estis ideala nomada tero por paŝtistoj. En 1901 laŭ la Rusa-Ĉina Traktato la konstruado de la Ĉina Orienta Fervojo estis kompletigita. Ĉe la stacidomo poste urbo kreskis. En 1992 Manĝur fariĝis libera komerca urbo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]
Manĝur estas la plej trafikata tera limpasejo de Ĉinio, kiu respondecas pri 60% de ĉiuj varŝanĝoj al Orienta Eŭropo. La ekonomio baziĝas ĉefe sur fervoja loĝistiko, krome la industrio fabrikas nutraĵojn, tekstilojn kaj konstrumaterialojn.
Edukado
[redakti | redakti fonton]La edukado okazas en baz- kaj mezaj niveloj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
Trajnoj de Pekino al Moskvo laŭ branĉo de la transsiberia fervojo pasas tra Manĝur. La ĉefvojoj ligas la limpasejon kun areoj de Interna Mongolio, krome internacia flughaveno funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas duonarida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen: BSk. La jara averaĝa temperaturo estas 0 °C kaj varias inter -6-7 °C. Vintre foje oni mezuris sub -40 °C. Jare averaĝe pluvas aŭ neĝas nur 258 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵo, sed ĝi kulminas julie, inter oktobro-aprilo apenaŭ estas precipitaĵo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- diversaj preĝejoj
- muzeoj
- limmonumento
- glacia festivalo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Ĉita en Rusio
Krasnokamensk en Rusio
Ulan-Ude en Rusio
Omsko en Rusio
Zelenogorsk en Rusio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans














