Man (programo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paĝo de man pri man mem

Preskaŭ ĉiuj Unikso-similaj operaciumoj havas ampleksan dokumentaron konata kiel paĝoj de man. Kak man estas la komando de Unikso por rigardi la dokumentaron. Ĉiu paĝo estas aparta dokumento.


Por legi paĝon de la manlibro, oni povas uzi la komandon

man <nomo de la paĝo>

en ŝelo. Paĝoj estas tradicie nomataj en skribmaniero "nomo(sekcio)", ekzemple, ftp(1).

Sekcio Enhavo
1 Pri ĝeneralaj komandoj (el ŝelo).
2 Pri sistemaj funkcioj.
3 Pri biblioteko de programlingvo C
4 Pri specialaj dosieroj (plejparte el /dev/).
5 Pri datenaranĝoj.
6 Pri ludoj kaj ekrankurtenoj.
7 Pri diversaj aĵoj.
8 Pri administraj komandoj (el ŝelo).

La sama paĝa nomo povas aperi en pli ol unu sekcio de la manlibro. Ĉi tio povas okazi se la nomoj koincidas.

Du ekzemploj: estas man(1) kaj man(7) ; exit(1) kaj exit(3).

La sintakso por atingi la ne-defaŭltan manlibran sekcion malsamas inter malsamaj realigoj de man. En Linukso kaj *BSD, ekzemple, la sintakso por legi printf(3) estas

man 3 printf

La Manlibro pri Unikso estis unue publikigita en la 3-a de novembro 1971. Tamen, surliniaj paĝoj de man aperis nur en la Unikso de versio 7 en 1979. En ĉi tio tempo, la havebleco de surlinia dokumentaro kiel la manlibra paĝa sistemo estis estimita kiel granda progreso. Al ĉi tiu tago, preskaŭ ĉiu uniksa komandlinia komando venas kun ĝia manlibra paĝo, kaj multaj uniksuloj pritaksas mankos de manlibraj paĝoj kiel signon de la malalta kvalito.

Kelkaj projektoj, ekzemple Debiano, elektis la alian vojon por skribi manlibrajn paĝojn de programoj. Kelkaj alternativoj al man estas ege populaj. Unu el la nepopularaj alternativoj estas sistemo Texinfo de la projekto GNU, frua kaj simpla hiperteksta sistemo.

Tamen, aranĝo de la sola paĝo por ĉiu apliko, manko de klasifiko en la sekcioj kaj relative malmultaj kapabloj de formatigo de la teksto motivigis la evoluon de alternativaj dokumentaraj sistemoj, kiel la antaŭe menciita Texinfo.

Plejparto de Uniksaj grafikaj uzantinterfacoj (aparte tiuj konstruitaj kun uzo de GNOME kaj KDE) nun provizas dokumentaro por la uzanto en formo HTML kaj inkluzivas montrilon de HTML.

Kutime la manlibraj paĝoj estas skribita angle. Ankaŭ tradukoj en la aliajn lingvojn povas esti haveblaj en la sistemo.

La defaŭlta datenaranĝo de la manlibraj paĝoj estas troff, kun aŭ la pakaĵo de troff makrooj (pli orientita al aspekto) aŭ mdoc (pli orientita al semantiko). Ĉi tio eblias rekodogi la manlibran paĝo al PostSkripto, PDF kaj diversaj alia datenaranĝoj por rigardi aŭ presi ilin diversmaniere, kvankam plejparto de uzantoj ankoraŭ preferas la defaŭltan terminalan interfacon.

Kelkaj sistemoj havas aldonajn sekciojn de man:

Sekcio Enhavo
0 Pri inkluzivataj dosieroj de programlingvo C
9 Pri funkcioj de kerno (malmoderna)
n Pri ŝlosilvortoj de Tcl kaj Tk
x Pri Fenestra Sistemo X

La sekcioj povas esti plu subdividita per sufiksaj literoj, ekzemple 3M estas pri la matematika biblioteko.


La paĝoj de man estas konservataj en dosieroj kun finaĵoj de dosiernomo .1 ... .9, .n respektive al la sekcio de manlibro, aŭ kun la finaĵo .man.