Manacor
Manacor | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Regiono | ![]() | ||
Hist. regiono | Katalunaj landoj | ||
Poŝtkodo | 07500 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 44 809 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 172 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 34′ N, 3° 13′ O (mapo)39.573.2088888888889Koordinatoj: 39° 34′ N, 3° 13′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 80 m [+] | ||
Areo | 260,31 km² (26 031 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Manacor (jen katalune) estas municipo de la mediteranea insulo Majorko, en la aŭtonoma komunumo de la Balearaj Insuloj apartenanta al Hispanio kaj al la Eŭropa Unio. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 44 809 loĝantoj sur areo de 260,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 172 loĝantoj/km². Laŭ loĝantaro, Manacor estas la tria municipo de la insulo kaj la dua laŭ areo.
La municipo limas kun tiuj de San Lorenzo del Cardezar, Petra, Villafranca de Bonany kaj Felaniĉ.
Manacor estas konata ĉefe pro siaj kavernoj, speciale tiuj de Draĉ, granda kaverno 1700 metrojn longa kie naturo skulptis rimarkindajn formojn (stalaktitoj kaj stalagmitoj). Ene de la kaverno estas la lago Martel, unu el plej grandaj subteraj lagoj de la mondo.
Plej konata lokano estas fama tenisludisto Rafael Nadal.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
![]() lumturo apud la havena kvartalo Porto Cristo |