Manchester (Nov-Hampŝiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manchester
urbo de Usono • urbego

Kromnomita Queen City, Manch Vegas,
Chicken Tender Capital of the World [1]
(Kokaĵbastoneta Ĉefurbo de la Mondo)

Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 115 644  (2020) [+]
Loĝdenso 1 278 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 59′ N, 71° 28′ U (mapo)42.990833333333-71.463611111111Koordinatoj: 42° 59′ N, 71° 28′ U (mapo) [+]
Alto 64 m [+]
Areo 90,477159 km² ( 904 7.7 159 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Manchester (Nov-Hampŝiro)
Manchester (Nov-Hampŝiro)
DEC
Manchester
Manchester
Situo de Manchester
Manchester (Usono)
Manchester (Usono)
DEC
Manchester
Manchester
Situo de Manchester

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manchester, New Hampshire [+]
vdr

Manĉestro (angle Manchester) estas la plej granda urbo en la ŝtato Nov-Hampŝiro en Usono. La urbo estas nomita laŭ la grandurbo de Manĉestro en Anglio. En la censo de 2020, la loĝantaro nombris 115 644 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Manĉestro estas la centro de la metropolitena areo nomita " New England City and Town Metropolitan Area " (NECTA MA), kies populacio atingis 173 663 en 2000. La urbo apartenas al la megalopolo de la nordorienta Usono, kaj estas ĉe sia norda fino.

Manĉestro situas en Hillsborough Distrikto, sur la bordoj de la Merrimack Rivero. Proksime de la grandurbo, pluraj grandaj alfluantoj fluas en la riveron. En la oriento de la urbo troviĝas la lago Massabesic, kiu provizas la loĝantojn per trinkakvo, kaj tial baniĝado kaj aliaj akvaj agadoj estis malpermesitaj tie.

La areo de Manĉestro, laŭ oficialaj mezuroj, estas 90,4 kvadrataj kilometroj, el kiuj 85,5 kvadrataj kilometroj estas tero kaj 4,9 kvadrataj kilometroj akvo. La plej alta punkto estas en la nordokcidento de la urbo, kaj ĝia alteco estas 171 metroj super la marnivelo.

Edukado kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

La instruejoj de Manĉestro inkludas du universitatojn, ses kolegiojn, sep altlernejojn (kvar el ili distriktaj kaj tri privataj), kvar mezlernejojn kaj multajn bazlernejojn.

La urbo havas diversajn kulturajn lokojn:

  • Palaca Teatro (fondita en 1914 ).
  • La "Currier Muzeo" estas artmuzeo, kiu prezentas pentraĵojn kaj artaĵojn el Eŭropo kaj Ameriko.
  • Historia muzeo en la grenmueleja korto en la kvartalo "Amoskeag Millyard".
  • La centro "Massabesic Audubon", kiu ofertas ĉiumonatajn programojn kaj turneojn por la ĝenerala publiko kaj lernejoj.
  • La eduka vizitcentro "Amoskeag Fishways", kiu ofertas diversajn agadojn pri la temo de fiŝoj kaj iliaj vivoj.
  • La Krozŝipo-Muzeo nomata de Lawrence L. Lee.
  • Biblioteko Max Y. Silber.
  • La scienca centro SEE, kiu proponas agadojn kaj spertojn pri scienco kaj naturo.
  • Valley Street tombejo, kie multaj gravaj figuroj de la historio de Manĉestro estas entombigitaj.

Manĉestro ankaŭ havas kvin sportteamojn en la sekvaj kampoj: korbopilko, futbalo, glacihokeo, kaj basbalo. Ekzistas du grandaj stadionoj en la urbo: "Verizon Wireless Arena" kiu enhavas 10,000 sidlokojn, kaj estas uzita por sporteventoj kaj koncertoj, kaj "Merchantsauto.com Stadium", proksime de la Merrimack Rivero, kiu estas uzita por basbalmatĉoj.

Ekonomio kaj komerco[redakti | redakti fonton]

La pozicio de Manĉestro kiel la plej granda urbo en norda Nov-Anglio, kaj la fakto ke ĝia ekonomia kresko estas la plej rapida en tuta Nov-Anglio, kreis grandan postulon je laboristoj kaj multe pliigis la laborŝancojn. La ekonomio de la urbo suferis tre gravajn ŝanĝojn, kompare kun 1980-aj jaroj, kiam la urbo okupiĝis ĉefe pri la teksila industrio.

Hodiaŭ, Manĉestro havas prosperan komercan areon, kaj multaj butikoj kaj restoracioj malfermiĝas pli kaj pli ofte. "La Vendejaro de Nov-Hampŝiro", sur la strato south willow, enhavas 125 butikojn. En tiu areo estas la "City Hall Plaza" nubskrapulo, kiu estas la plej alta en norda Nov-Anglio. Aliaj konataj konstruaĵoj estas la ĉefsidejo de "Citizen Bank" kaj "Banko de Ameriko".

En la lastaj jaroj estis kreskanta tendenco aĉeti la malnovajn domojn kiuj estis uzitaj de la laboristoj de la muelejo Amuskeg dum la 19-a jarcento. Multaj butikoj kaj restoracioj lastatempe malfermiĝis ankaŭ en ĉi tiu areo.

Ĝemelaj Urboj[redakti | redakti fonton]

Manĉestro nuntempe havas tri ĝemelurbojn :

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Reviewing culinary history in Manchester, the Chicken Tender Capital of the World". Liu, Michelle and Furukawa, Julia. New Hampshire Public Radio. Published August 18, 2023. Accessed December 20, 2023.
Larĝa panoramo de Manchester
Larĝa panoramo de Manchester

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]