Mandaluyong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mandaluyong
tre urbanizita urbo • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 1550–1556
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 425 758  (2020) [+]
Loĝdenso 45 830 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 35′ N, 121° 2′ O (mapo)14.583333333333121.03333333333Koordinatoj: 14° 35′ N, 121° 2′ O (mapo) [+]
Alto 32 m [+]
Areo 9,29 km² ( 929 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Mandaluyong (Filipinoj)
Mandaluyong (Filipinoj)
DEC
Mandaluyong
Mandaluyong
Situo de Mandaluyong

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mandaluyong [+]
vdr

Mandaluyong, [mandalujon] (tagaloge Lungsod ng Mandaluyong) estas universitata urbego (duaklasa) en Filipinoj. Ĝi estas antaŭurbo de Manilo kaj parto de urbaro Manila Metropolo.

Panoramo en Mandaluyong

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mandaluyong situas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero [1]. Makati troviĝas 1, San Juan (Manilo) 4, Pasigo 5, Pasay 6, Manilo 7, Kesonurbo 13 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Mandaluyong estis parto de najbara komunumo en 1841. Oni establis en 1863 jam propran paroĥon kaj oni konstruis propran preĝejon, monaĥejon kaj lernejon. San Felipe Neri (nun Mandaluyong) partoprenis en 1896 en la revolucio. Dum la usona okupado San Felipe Neri estis kreskigita al unuaklasa municipo kun kvin urbopartoj. Dum pluraj monatoj en 1904 San Felipe Neri iĝis la ĉefurbo de la provinco de Rizal. San Felipe Neri estis apartigita de San-Juan kaj iĝis sendependa municipo en 1907 kiel Mandaluyong. Dum 2-a mondmilito japana dominado okazis. Ekde 1994 la urbo apartenas al Manila Metropolo. En 2003 Mandaluyong ricevis la kromnomon "Tigro-Urbo de Filipinoj" pro grandega evoluo en la ekonomio.

Vojo en Mandaluyong
Ĉefvojo en Mandaluyong

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mandaluyong estas hejmo de vendejegoj kaj similaj komercaj centroj. La industrio produktas manĝaĵojn, medikamentojn kaj laboratoriajn ekipaĵojn. La urbego estas hejmo ekzemple de signifa televida kanalo kaj Filipina Ruĝa Kruco.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mandaluyong estas dormoĉambro de Manilo, evidente gravas la bonaj trafikeblecoj kun vojoj. La urbego estas 36 minutojn fore de la internacia flughaveno. Busetoj, tricikloj kaj pedaltaksioj servas por la navedantoj surtere, ŝipoj laŭ la rivero. Estas multaj pontoj tra la rivero. Estas ankaŭ relaj ligiloj kun 3 stacidomoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Mandaluyong estas klasifikita kiel tropika. Jare pluvas po 2026 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans