Mandana de Medujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mandana (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 584 a.K. - nekonata mortojaro), filino de Astjago, la reĝo de Medujo, estis edzino de Kambizo la 1-a de la persa dinastio de la aĥemenidoj. Ŝi naskis la estontan reĝon Ciro la 2-a, kiu metis finon al la meda dinastio kaj ekigis la persan aĥemenidan dinastion. Per tiu titolo, Mandano estas konsiderata la unua imperiestra patrino de la irana historio.