Mandea lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun mendea lingvo, mendeoj, mandaja lingvo, aŭ mandajoj.
Mandea lingvaro
Klasifiko
Lingvistika
klasifiko

Niĝerkonga lingvaro
  Glottolog mand1469
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La mandea lingvaro estas granda lingvofamilio ene de la niĝerkonga lingvaro uzataj en Okcidentafriko. Laŭ Ethnologue estas 74 mandeaj lingvoj, dum Encyclopædia Britannica taksas la nombron de mandeaj lingvoj je 40, uzataj de ĉirkaŭ 20 milionoj da homoj kaj la Oxford Research Encyclopedia of Linguistics taksas ilin je 60 ĝis 75, uzataj de inter 30 kaj 40 milionoj da homoj[1]. La mandeaj lingvoj estas ĉefe uzataj en la okcidentafrikaj landoj Burkino, Malio, Senegalo, Gambio, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Sieraleono, Liberio kaj Ebur-Bordo.

La plej grandaj lingvoj (laŭ denaskuloj) estas la bambara (14,1 milionoj) kaj la ĝula (dyula, 12,5 milionoj). La mandeaj lingvoj estas tradicie rigardataj kiel branĉo de la niĝer-konga lingvofamilio, kvankam ĉi tiu vidpunkto estas pridubata de iuj lingvistoj.

Iuj el la mandeaj lingvoj en Sieraleono kaj Liberio havas siajn proprajn skribsistemojn, inkluzive de la vaja lingvo (Vai, ꕙꔤ, malkovrita de la germana misiisto Sigismund Kölle en 1849), poste ankaŭ la mendea (Mɛnde yia), la loma (Looma) kaj la kpelea (Kpɛlɛɛ). Nova skribsistemo estas la N'Ko-skribo (en Esperanto Nokoa skribo, 1949), kiu estas uzata inter alie por la bambara. La Nokoa skribo estas pli kaj pli uzata. Lernejoj en Gvineo kaj Malio instruas la Nokoan skribon jam de jaroj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Vydrin, Valentin. "Mande Languages", Vydrin, Valentin. "Mande Languages"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]