Mandragoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gravuraĵo pri Mandragoro en Hortus Sanitatis, 1497

Mandragoro (Mandragora officinarum) estas genro de plantoj de la familio Solanacoj. La radikojn karakterizas stranga forko, kiu similas al la homa figuro (vira aŭ ina). Krom la anesteziaj propraĵoj de la planto, ankaŭ tio verŝajne kontribuis al la supernaturaj povoj atribuataj al ĝi en multaj popolaj tradicioj.

Ĝi estis unu el la ĉefaj ingrediencoj por multaj el la mitologiaj kaj legendaj pocioj. La nomo probable estas de persa deveno (mehregiah), kaj ĝin menciis la greka kuracisto Hipokrato. Oni ĝin konsideris afrodizia kaj estis ankaŭ uzata en la traktado de fekundeco.

Al la mandragoro estis atribuataj magiaj ecoj en la Mezepoko. En alkemiaj tekstoj ĝi estis prezentata kun aspekto de homo aŭ infano, pro la homforma aspekto, kiun ĝiaj radikoj akiras en printempo. De tio venas la legendo, laŭ kiu la ploro de mandragoro kapablas mortigi homon. Kiel notite Niccolò Machiavelli en lia samnoma teatraĵo, la plej sekura maniero por kapti kaj mortigi ĝin estus ligi ĝin per hunda kolŝnuro.

La mandragoro ne nur figuras kiel titolo de la teatraĵo de Machiavelli, sed ankaŭ troviĝas inter la magiaj plantoj de fantazia romano pri Harry Potter kaj en multaj aliaj modernaj kulturaj referencoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

esperante Tonishi, Yôko 1997 : Seishu Hanaoka