Manfred Krug

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manfred Krug
Persona informo
Manfred Krug
Naskiĝo 8-an de februaro 1937 (1937-02-08)
en Duisburg,  Nazia Germanio
Morto 21-an de oktobro 2016 (2016-10-21) (79-jaraĝa)
en Berlino
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Südwestkirchhof Stahnsdorf vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoGermanio vd
Alma mater Akademio de Drama Arto „Ernst Busch“ vd
Familio
Infanoj Fanny Krug vd
Profesio
Alia nomo Isa Karfunkelstein vd
Okupo aktoroverkistokantistoscenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Krug en 1972

Manfred KRUG (naskiĝinta la 8-an de februaro 1937 en Duisburg, mortinta la 21-an de oktobro 2016 en Berlino[1]) estis germana aktoro kaj kantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la divorco de la gepatroj Krug transloĝiĝis kun la patro en Brandenburgion. Post la lernejofrekvento li trejnitis fandisto en la entrepreno "Stahl- u. Walzwerk Brandenburg". Li pasigis la abiturientan ekzamenon ĉe verspera lernejo por plenkreskuloj. Ekde 1954 li studis dum 18 monatoj ĉe la aktora lernejo en Berlino-Schönweide. Li malstudentis kaj iĝis trejnoto ĉe la Berlina Ensemblo. Ekde 1957 li estis ankaŭ liberprofesiulo ĉe la orientgermanaj filmfabrikoj DEFA kaj DFF. Tie ĉi li havis etajn rolojn en muzikfilmoj kiel Mazurka der Liebe (1956/57) kaj Der Freischütz (1957), poste li havis ofte karakterrolojn de juna, duonkreska huligano en DEFA-filmoj, ekz. en 1958 Ein Mädchen von 16 1/2 (reĝisorado: Carl Balhaus), 1960 Leute mit Flügeln (reĝisorado: Kurt Maetzig); la unua granda rolo estis en 1960 de la pola interbrigadisto Oleg en la filmo Fünf Patronenhülsen (reĝisorado: Frank Beyer).

Kariero aktora[redakti | redakti fonton]

En 1962 furoregis kun la membiografie influita ĉefrolo de aktoradstudento en la komedio Auf der Sonnenseite (reĝisorado: Ralf Kirsten), ankaŭ en 1962 en Königskinder (reĝisorado: Frank Beyer) kaj en Der Kinnhaken, por kiu Krug skribis kune kun Heinz Thiel la scenaron kaj kie li partoprenis ankaŭ en la reĝisoraj laboroj. Sekvis en 1963 la filmo Beschreibung eines Sommers (reĝisorado: Ralf Kirsten), en 1963/64 la komedia aventurfilmo Mir nach, Canaillen!, en 1965 Wenn du groß bist, lieber Adam (reĝisorado: Egon Günther, malpermeso 1965, premiero ne antaŭ 1990) kaj en 1965/1990 la fabela filmo König Drosselbart. En 1966 li estis la brigadisto Balla en la filmigo de la Spur der Steine de Erik Neutsch: tiu ĉi filmo malpermestis post kelkaj projekcioj kaj artefaritaj ribeletoj. Krug videblis en 1968 en la televida serio Wege übers Land, en 1970 en Junge Frau von 1914, en 1971/72 en produktaĵo germana-ĉeĥoslovakia Die gestohlene Schlacht, en 1973 en la televidserio Stülpner-Legende en 1976 en la serio Daniel Druskat, kaj en 1976/78 en Das Versteck.

Krug, la ĵazmuzikisto[redakti | redakti fonton]

Krug ege famiĝis krome per ĵazkoncertoj: li faris ĉ. 10 sondiskojn por la firmao Amiga (ekz. eltiraĵoj koncertaj ĉe Jazz – Lyrik – Prosa). En 1970 Krug gastaktoris ĉe la berlina Komika Operejo ĉe Porgy and Bess (reĝisorado: Walter Felsenstein) - kun pluraj premioj asignitaj, 1968 kaj 1971 novproduktite; li ricevis ankaŭ la Meritan medalon de GDR. En novembro 1976 li subsignis la protestpamfleton kontraŭ la malŝtatanigo de Wolf Biermann. Sekvis limigoj profesiaj por Krug pro tio: ekz. oni ne akceptis finfaritajn filmojn, malpermesis planitajn filmadojn kaj bojkotis liajn ĵaz-koncertojn. En 1977 Krug elmigris al Okcidenta Berlino.

En la FRG Krug populariĝis en diversaj televidaj serioj, ekz. ĉe Sesamstraße, Auf Achse, kaj kiel ĉefkomisaro Stoever en la krimfilmserio konatega Tatort kaj en la ĝuste por li fare de la amiko Jurek Becker verkita rolo de la mojosa kaj malkonvencia advokato Liebling Kreuzberg. Krug ricevis multajn premiojn, i.a. en 1988 Adolf-Grimme-Preis aŭ en 1991 Ernst-Lubitsch-Preis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Wer-war-wer-in-der-DDR?