Manfred von Richthofen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manfred von Richthofen

Manfred Albrecht Freiherr von RICHTHOFEN (1892 - 1918), konata kiel "la ruĝa barono", estis Germana ĉaspiloto dum la unua mondmilito.

Li estas fama pro tio, ke li pafis plej multe malamikajn aviadilojn dum la milito (ĉirkaŭ 80). Lia aviadilo estis ruĝa, do oni lin nomis "Ruĝa barono" (li havis la nobelan titolon Freiherr, la germanan ekvivalenton de barono). Francoj nomis lin "Ruĝa diablo" aŭ "Ruĝa infano".

Li mortis la 21-an de aprilo de 1918 ĉe batalo kontraŭ du kanadaj aviadiloj. Lin pafis aŭstraliaj soldatoj per fusilo. Oni rakontas, ke kiam ili alvenis al lia detruita aviadilo, la piloto estis ankoraŭ viva kaj ili aŭdis lian nuran vorton: "kaputt" (germane: "difekta, pereinta"). Malamikoj, honorante lin, entombigis lin kiel militan heroon. Restas video kaj letero kun mesaĝo pri lia morto al germanoj.

Manfred von Richthofen invitis kutimon ne veturi al batalo sen kiso de amanta virino.