Manganito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manganito el Ilfeld (Germanio).

La manganito estas la minerala formo de la oksihidroksido de mangano (III) Mn3+O(OH). Ĝi estis malkovrita en 1827 en Ilfeld (Distrikto Nordhausen), en la sudo de Harco (Turingio, Germanio), kaj estis priskribita por la unua fojo fare de la germana mineralogo Wilhelm Karl Ritter von Haidinger.[1] Aliaj nomoj de tiu mineralo, pli rare uzitaj, estas nevkirkito kaj sfenomanganito.[2]

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Manganito de la mino Wessel (Sudafriko).

La manganito estaa netravidebla mineralo de submetala brilo kaj de nigra, griznigra aŭ griza koloro.[3] Per rekta lumo ĝi havas brunruĝecan koloron, dum per reflektita lumo ĝi estas grizblanka kun bruneca nuanco, kun internaj reflektoj de sangoruĝa koloro.[4] Ĝi havas durecon 4 en la Mohs-skalo, kaj ties denseco estas de 4,34 g/cm³.[3]

Ĝi kristaliĝas en la monoklina sistemo, klaso prisma. Ĝi estas polimorfo de la grutito (romba) kaj de la feitkneĉtito (trilatera). Ĝi havas 62% de mangano kaj kiel plej oftaj malpuraĵoj povas aperi fero, bario, plumbo, kupro kaj aluminio.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilhelm Karl Ritter von Haidinger, "Manganerze Mineralogische der Beschreibung " (1828).
  2. 2,0 2,1 Manganite (Mindat.org)
  3. 3,0 3,1 Manganite mineral data (Webmineral)
  4. Manganite (Handbook of Mineralogy)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Palache, Charles, Harry Berman & Clifford Frondel (1944), The System of Mineralogy of James Dwight Dana and Edward Salisbury Dana Yale University 1837-1892, Volume I: Elements, Sulfides, Sulfosalts, Oxides. John Wiley and Sons, Inc., New York. 7th edition, revised and enlarged: 646-650.
  • American Mineralogist (1965): 50: 1296.
  • Golden, D.C., C.C. Chen, and J.B. Dixon (1987), Transformation of birnessite to buserite, todorokite, and manganite under mild hydrothermal treatment: Clays and Clay Minerals: 35: 271-280.
  • Kohler, T., Armbruster, T., kaj Libowitzky, E. (1997) Hydrogen bonding and Jahn-Teller distortion in groutite, α-MnOOH, and manganite, γ-MnOOH, and their relations to the manganese dioxides ramsdellite and pyrolusite. Journal of Solid State Chemistry: 133: 486-500.