Mango (frukto)


Mango estas tropika frukto de la mangarbo (hindia mangifero). Ĝi estas tre dolĉa drupo kun or-kolora karno kaj grandega kerno. Tiu frukto venas el Azio, kaj estas trovebla nature en Birmo, Barato kaj Pakistano.
Mango estas suka frukto kaj havas multajn specojn kun tre variaj formoj, koloroj, teksturoj kaj gustoj. Ĝi estas ronda aŭ oblonga kaj povas havi pezojn de malpli ol 50g ĝis pli ol 2kg. Ĝi konsistas el ŝelo, manĝebla pulpo (la mezokarpo), kaj malmola endokarpo, kiu enhavas semon. Dum la disvolviĝo de la frukto, la ŝelo estas malhelverda, kiu ŝanĝiĝas al helverdaj, flavaj, oranĝaj, ruĝaj aŭ vinkoloraj tonoj kiam la frukto maturiĝas.
Depende de la vario, la pulpo de la matura mango estas dolĉa, mola aŭ fibra en teksturo, kaj oranĝa aŭ flava en koloro. La vario nomata lint-mango estas tiu, kiu enhavas la plej altan kvanton de fibro. Kiam ĝi ne plene maturiĝis, ĝi havas iom acidan guston. Kiam ĝi ankoraŭ estas verda, ĝia ŝelo havas tiun koloron kaj ĝia pulpo estas tre palverdeca flava, kun malmola konsistenco kaj adstringa acida gusto. Ankaŭ la gusto estas tre malsama inter unu vario kaj alia.
Krom homo, ankaŭ iuj specioj de insektoj, birdoj, vespertoj kaj aliaj mamuloj manĝas mangojn.
Specoj
[redakti | redakti fonton]

Mangoj originis de la regiono inter nordokcidenta Birmo, Bangladeŝo, kaj nordorienta Barato.[1][2] Ĝi interpretiĝas kiel evolua malaktualaĵo, kies sema disportado iam estis farata de nun formortinta furaĝanta megafaŭna mamulo.[3]
El sia originejo mangoj disiris en du genetike distingeblajn populaciojn: la subtropikan hindan grupon kaj la tropikan sudiorient-azian grupon. La hindan grupon karakterizas unuembriaj fruktoj, kaj la sudorient-azian plurembriaj.[1][2]
Oni iam kredis ke mangoj originis de unu sola malsovaĝigo en Hindujo antaŭ ol disvastiĝi en Sudorientan Azion, sed studo en 2019 ne trovis indikojn de centro de diverseco en Hindujo. Ĝi anstataŭe konstatis plian genetikan diversecon en sudorientaj kulturvarioj ol hindaj, kio eble indikas, ke mangoj estis malsovaĝigitaj pli frue en Sudorienta Azio kaj poste portitaj en Hindujon. Tamen la aŭtoroj avertis, ke la diverseco de sudorient-aziaj mangoj povus ankaŭ esti rezulto de aliaj kaŭzoj (ekzemple interspecia hibridiĝo kun aliaj mangiferoj indiĝenaj de la ekologia regiono Malesio). Tamen la ekzisto de du distingeblaj genetikaj populacioj, ankaŭ konstatita de la studo, indikas ke la malsovaĝigo de la mango estas pli malsimpla ol oni antaŭe supozis, kun diversaj malsovaĝigoj en Sudorienta Azio kaj Hindujo.[1][2]
Kulturvarioj
[redakti | redakti fonton]Centoj da nomitaj kulturvarioj de la mango ekzistas. En mangejoj, oni ofte kulturas plurajn kulturvariojn por plibonigi la polenadon. Multaj ŝatataj kulturvarioj estas unuembriaj kaj oni devas propagi ilin grefte por konservi iliajn proprecojn. Ofta unuembria kulturvario estas 'Alphonso', grava eksportaĵo kaj foje nomata "reĝo de la mangoj".[4]
Kulturvarioj povas sukcesegi en unu klimato sed fiaski en alia. Ekzemple, Hindaj kulturvarioj kiaj 'Julie' kreskas facilege en Jamajko, sed bezonas ĉiujaran traktadon per fungicido por eskapi la mortigan mikozon kanceron en Florido. Aziaj mangoj rezistas kanceron.[5]
Nuntempe la kulturvario 'Tommy Atkins' dominas la okcidentan merkaton. Ĝi estas ido de 'Haden', kiu unue fruktis en 1940 en suda Florido kaj komence estis malŝatata de floridaj esploristoj.[6] Kultivistoj kaj importistoj en la tuta mondo nun ŝatas ĝin pro ĝiaj bonaj produktemo, malsanrezisto, konservdaŭro, portebleco, grandeco, kaj loga koloro.[7] Kvankam 'Tommy Atkins' estas plej sukcesa komerce, konsumantoj povas preferi la manĝosperton de 'Alphonso' aŭ aliaj kulturvarioj.[4][7]
Normale la maturaj mangoj havas oranĝo-flavan aŭ ruĝecan ŝelon kaj multe da suko. Oni ofte plukas eksportotajn fruktojn dum ili estas malmaturaj kaj havas verdajn ŝelojn. Kvankam ili produktas etilenon dum maturiĝo, malmaturaj eksportitaj mangoj ne havas tiom da suko aŭ tian guston kiel freŝaj.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Mangoj kutime estas dolĉaj, kvankam la gusto kaj sento de la karno diversas laŭ la kulturvario; iuj, kiel 'Alphonso', havas molan, pulpan, sukplenan senton similan al tromatura pruno, dum aliaj, kiel 'Tommy Atkins', estas pli firmaj kun fibra sento.[8]
La ŝelo de malmatura, peklita, aŭ kuirita mango estas manĝebla. Ĝi eventuale povas kaŭzi kontaktan dermatiton sur la lipoj, gingivo, aŭ lango de kelkaj homoj.[9]
-
La "erinaca" stilo de preparado de mango Carabao
-
Distranĉita mango Alphonso
-
Tranĉitaj mangoj Ataúlfo
-
Glaso da mangosuko
-
Manga ĉatnio
-
Diversaj varioj de mangoj vendataj
Mangoj uziĝas en multaj diversaj kuirartoj. Maldolĉaj, malmaturaj mangoj uziĝas en ĉatnioj peklaĵoj, daloj kaj aliaj pladetoj en barata kuirarto. Oni faras la someran trinkaĵon aam panna el mangoj. Oni povas servi kun kuirita rizo mangokarnon ĵeleigitan aŭ kuiritan kun kajana dalo kaj verdaj kapsiketoj. Oni konsumas mangan lassi , miksaĵon de matura manga karno kun buterlakto kaj sukero, ĉie en Hindujo. Maturaj mangoj uziĝas en kareoj. Aamras estas densa manga suko, foje kun aldona sukero, kiun oni konsumas kun ĉapatoj aŭ purioj. La karno de maturaj mangoj uziĝas por fari marmeladon nomatan mangada. Andhra aavakaaya estas peklaĵo farita el kruda, malmatura, pulpa, maldolĉa mango miksita kun kapsiketa pulvoro, fenugrekaj semoj, brasika pulvoro, salo, kaj arakida oleo. Mangoj ankaŭ uziĝas por chunda, dolĉa kaj spica bongustaĵo el raspitaj mangoj.
En indonezia kuirarto, oni prilaboras malmaturajn mangojn por fari asinan, rujak kaj sambal pencit/mangga muda,[10] aŭ manĝas ĝin kun salo.[11] En aliaj kuirartaj tradicioj, mangoj uziĝas en murabba (konfitaĵo), muramba (dolĉa plado el raspitaj mangoj), amchur (sekigita kaj pulvorigita malmatura mango), kaj peklaĵoj, interalie spica brasikolea peklaĵo kun alkoholo. Maturajn mangojn oni tranĉas en maldikajn tavolojn, sekigas, faldas, kaj tranĉas denove. Oni ankaŭ aldonas la frukton en cerealaĵoj, ekzemple muslio kaj avena granolo.
Mangoj uziĝas por fari sukojn, smuziojn, glaciaĵojn, fruktobriketojn, raspoglaciaĵojn, aguas frescas, tortojn, kaj dolĉan kapsiketan saŭcon, aŭ miksiĝas kun chamoy, dolĉa kaj spica kapsiketa pasto. En Centra Ameriko oni manĝas mangojn maturaj, en diversaj pladoj, aŭ malmaturaj kun salo, vinagro, nigra pipro, kaj spicosaŭco.
Pecigitaj mangoj povas esti premitaj kaj metitaj sur glaciaĵon, sur raspoglaciaĵon, aŭ en glaciskuaĵon. Oni gustigas dolĉan kunteniĝeman rizon per kokoso kaj servas ĝin kun mangaj tranĉaĵoj kiel mangan glurizon. Malmaturaj mangoj estas uzeblaj kiel tranĉaĵoj kun vinagro aŭ sojsaŭco en manga salato, plado deveninta el Sudorienta Azio.[12][13]

En Filipinoj, oni manĝas mangokukon faritan el tranĉaĵoj da maturaj mangoj.[14][15] Ankaŭ sekigitaj striformaj pecoj de dolĉa, matura mango konsumiĝas (foje kune kun sensema tamarindo).
Plantkemio
[redakti | redakti fonton]Multaj plantkemiaĵoj troviĝas en la fruktoŝelo kaj karno de mango, kiel la triterpeno lupeolo.[16] Inter la studataj mangoŝelaj koloraĵoj estas karotenoidoj, ekzemple antaŭvitamino A (beta-karoteno), luteino kaj alfa-karoteno,[17][18] kaj polifenoloj, ekzemple kverketino, kempferolo, gajlata acido, kafeata acido, katekinoj kaj taninoj.[19][20] La mangoj enhavas unikan ksantonoidon nomatan mangiferino.[21]
La fitokemia kaj nutra enhavo de mango ŝajne varias laŭ kulturvario.[22] Pli ol 25 karotenoidoj estas izolitaj el manga karno. La plej densa estas beta-karoteno, kiu estigas la flav-oranĝan koloron de la plej multaj kulturvarioj.[23] Ankaŭ la folioj de mango enhavas signifan kvanton da polifenoloj interalie ksantonoidoj, mangiferino kaj gajlata acido.[24]
Gustaĵoj
[redakti | redakti fonton]La guston de mango havigas diversaj volatilaj organikaj kemiaĵoj klasataj plejparte kiel terpenoj, furanonoj, laktonoj, kaj esteroj. Diversaj mangaj kulturvarioj havas malsamajn volatilajn gustkemiaĵojn aŭ samajn volatilajn gustkemiaĵojn en malsamaj kvantoj.[25] Ĝenerale, ĉe amerikaj kulturvarioj dominas δ-3-kareno, kiu estas unuterpena gustaĵo, dum densa koncentriĝo de aliaj unuterpenoj, kiel (Z)-ocimeno kaj mirceno, kaj ĉeesto de laktonoj kaj furanonoj, estas la unika trajto de malnovmondaj kulturvarioj.[26][27][28] En 'Alphonso', unu el la plej ŝatataj kulturvarioj en Barato, la laktonoj kaj furanonoj sinteziĝas dum maturiĝo, sed terpenoj kaj la aliaj gustaĵoj ĉeestas kaj en nematuraj kaj en maturiĝantaj fruktoj.[29][30][31] La hormono etileno, kies rilato al la maturiĝo de mangoj estas konstatita, okazigas ŝanĝojn en la gustoj de mangaj fruktoj ankaŭ se oni aplikas ĝin deekstere.[32][33] Kontraste al la ampleksegaj informoj haveblaj pri la kemia konsisto de mangaj gustoj, la biosintezo de la gustaĵoj ne estas profunde esplorita; oni ĝis nun priskribis nur kelketajn genojn, kiuj kodigas la enzimojn de gustaĵaj sintezvojoj.[34][35][36][37]
| Mango | |
|---|---|
| Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
| Energio 60 kkal 250 kJ | |
| Karbonhidrato | 15 g |
| - Fibro | 1.6 g |
| Graso | 0.38 g |
| - saturitaj grasoj | 0.092 g |
| - mononesaturitaj | 0.14 g |
| - polinesaturitaj | 0.071 g |
| - omega-3 | 0.051 g |
| - omega-6 | 0.019 g |
| Proteino | 0.82 g |
| Akvo | 83.5 g |
| Vitaminoj | |
| A-vitamino ekvivalento. 54 μg | 6% |
| beta-karoteno μg | 6% |
| Tiamino (B1-vitamino) 0.028 mg | 2% |
| Riboflavino (B2-vitamino) 0.038 mg | 3% |
| Nikotina acido (B3-vitamino) 0.669 mg | 4% |
| Pantotena acido (B5-vitamino) 0.197 mg | 4% |
| Piridoksino (B6-vitamino) 0.119 mg | 9% |
| Foliata acido (B9-vitamino) 43 μg | 11% |
| C-vitamino 36.4 mg | 61% |
| E-vitamino 0.9 mg | 6% |
| K-vitamino 4.2 μg | 4% |
| Mineraloj | |
| Kalcio 11 mg | 1% |
| Kupro 0.111 mg | 6% |
| Fero 0.16 mg | 1% |
| Magnezio 10 mg | 3% |
| Fosforo 14 mg | 2% |
| Kalio 168 mg | 4% |
| Natrio 1 mg | 0% |
| Zinko 0.09 mg | 1% |
| Ĉe USDA Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. | |
Toksoj
[redakti | redakti fonton]Kontakto kun oleoj en la folioj, tigoj, sevo, kaj fruktoŝelo de mango povas kaŭzi dermatiton kaj anafilaksion en sentemaj homoj.[38][9][39] Personoj kun historio de kontakta dermatito kaŭzita de uruŝiolo (alergiaĵo trovata en toksikodendroj) povas havi plej da risko de manga kontakta dermatito.[40] Ankaŭ mangiferino eble respondecas pri dermatito aŭ alergioj.[38] Interkrucaj reagoj povas okazi inter mangaj alergiaĵoj kaj uruŝiolo.[41] Povas okazi, ke sentemigita individuo ne povas sekure manĝi mangon aŭ trinki mangosukon.[38]
Dum la florsezono de mangujoj, samlokaj homoj kun alergioj povas sperti malfacilan spiradon, jukadon de la okuloj, aŭ ŝveladon de la vizaĝo eĉ antaŭ ol la poleno enaeriĝas. Tiam la iritaĵo verŝajne estas vaporiĝinta esenco de la floroj.[38] Dum la fruktomaturiĝa sezono, kontakto kun mangujaj partoj - precipe sevo, folioj, kaj fruktoŝelo[38] – estas la plej ofta kaŭzo de plantkaŭzita dermatito en Havajo.[42]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Mangujo kun floroj.
-
Junaj fruktoj en arbo.
-
Mangujo en Tajlando.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 (20 April 2017) “Genetic Map of Mango: A Tool for Mango Breeding”, Frontiers in Plant Science 8. doi:10.3389/fpls.2017.00577. Bibkodo:2017FrPS....8..577K.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 (June 2019) “Population genomic analysis of mango (Mangifera indica) suggests a complex history of domestication”, New Phytologist 222 (4), p. 2023–2037. doi:10.1111/nph.15731. Bibkodo:2019NewPh.222.2023W.
- ↑ (April 2020) “Anthropogenic Seed Dispersal: Rethinking the Origins of Plant Domestication”, Trends in Plant Science (en) 25 (4), p. 340–348. doi:10.1016/j.tplants.2020.01.005. Bibkodo:2020TPS....25..340S.
- ↑ 4,0 4,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajNYTAllen; $2 - ↑ DOORYARD DISEASE CONTROL FOR MANGOS IN FLORIDA. University of Florida/IFAS Miami-Dade County Extension (Februaro 2012). Alirita 10-a de marto 2023 .
- ↑ Susser, Allen. (2001) The Great Mango Book. New York: Ten Speed Press. ISBN 978-1-58008-204-4.
- ↑ 7,0 7,1 Mintz C (24-a de majo 2008) Sweet news: Ataulfos are in season. Toronto Star. Alirita 1-a de aŭgusto 2015 .
- ↑ "For everything there is a season, even mangoes", The New York Times, 1-a de aprilo 2011.
- ↑ 9,0 9,1 (2011) “Hypersensitivity manifestations to the fruit mango”, Asia Pacific Allergy 1 (1), p. 43–9. doi:10.5415/apallergy.2011.1.1.43.
- ↑ 8 Resep Olahan Mangga Muda Menyegarkan, dari Manisan Sampai Sambal (Indonesian) (8 June 2023). Alirita 22 August 2024 .
- ↑ 7 Khasiat Tidak Terduga Rutin Mengonsumsi Mangga Muda Campur Garam (Indonesian). Alirita 22-a de aŭgusto 2024 .
- ↑ (2009) The Complete Guide to Edible Wild Plants (en-US). New York: Skyhorse Publishing, p. 66. ISBN 978-1-60239-692-0. OCLC 277203364.
- ↑ "Oh, the Fruits in Southeast Asia!", Diaries of Travel Inspirations, 2-a de aprilo 2020. Arkivigite je 2024-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Top 12 Cakes To Try In The Philippines (5 June 2015). Alirita 15-a de majo 2019 .
- ↑ Maryanne (15-a de junio 2017) Mango Royale (Mango Icebox Cake). The Little Epicurean. Alirita 2-a de decembro 2018 .
- ↑ (2008) “Lupeol: connotations for chemoprevention”, Cancer Lett 263 (1), p. 1–13. doi:10.1016/j.canlet.2008.01.047.
- ↑ (2005) “Screening of mango (Mangifera indica L.) cultivars for their contents of flavonol O – and xanthone C-glycosides, anthocyanins, and pectin”, J Agric Food Chem 53 (5), p. 1563–70. doi:10.1021/jf0484069. Bibkodo:2005JAFC...53.1563B.
- ↑ (2007) “Systemic levels of carotenoids from mangoes and papaya consumed in three forms (juice, fresh and dry slice)”, Eur J Clin Nutr 61 (10), p. 1180–8. doi:10.1038/sj.ejcn.1602841.
- ↑ (2006) “Total antioxidant activity and fiber content of select Florida-grown tropical fruits”, J Agric Food Chem 54 (19), p. 7355–63. doi:10.1021/jf060566s. Bibkodo:2006JAFC...54.7355M.
- ↑ (2004) “Characterization of phenolic compounds in some Indian mango cultivars”, Int J Food Sci Nutr 55 (2), p. 163–9. doi:10.1080/09637480410001666441. 22576447.
- ↑ (2005) “Mangiferin, a natural occurring glucosyl xanthone, increases susceptibility of rat liver mitochondria to calcium-induced permeability transition”, Arch Biochem Biophys 439 (2), p. 184–93. doi:10.1016/j.abb.2005.05.015.
- ↑ (2007) “Antioxidant in mango (Mangifera indica L.) pulp”, Plant Foods Hum Nutr 62 (1), p. 13–7. doi:10.1007/s11130-006-0035-3. Bibkodo:2007PFHN...62...13R. 27051096.
- ↑ (2004) “Improved liquid chromatographic method for determination of carotenoids in Taiwanese mango (Mangifera indica L.)”, J Chromatogr A 1054 (1–2), p. 261–8. doi:10.1016/S0021-9673(04)01406-2.
- ↑ (2008) “Characterization and quantitation of polyphenolic compounds in bark, kernel, leaves, and peel of mango (Mangifera indica L.)”, J Agric Food Chem 56 (14), p. 5599–610. doi:10.1021/jf800738r. Bibkodo:2008JAFC...56.5599B.
- ↑ (2009) “Cultivar relationships in mango based on fruit volatile profiles”, Food Chemistry 114, p. 363–372. doi:10.1016/j.foodchem.2008.09.107.
- ↑ Pandit SS, Chidley HG, Kulkarni RS, Pujari KH, Giri AP, Gupta VS, 2009, Cultivar relationships in mango based on fruit volatile profiles, Food Chemistry, 144, 363–372.
- ↑ Narain N, Bora PS, Narain R and Shaw PE (1998). Mango, en: Tropical and Subtropical Fruits, red. Shaw PE, Chan HT kaj Nagy S. Agscience, Auburndale, FL, USA, pp. 1–77.
- ↑ Kulkarni RS, Chidley HG, Pujari KH, Giri AP kaj Gupta VS, 2012, Flavor of mango: A pleasant but complex blend of compounds, In Mango Vol. 1: Production and Processing Technology Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine (Red. Sudha G Valavi, K Rajmohan, JN Govil, KV Peter kaj George Thottappilly) Studium Press LLC.
- ↑ (2009) “Changes in volatile composition during fruit development and ripening of 'Alphonso' mango”, Journal of the Science of Food and Agriculture 89 (12), p. 2071–2081. doi:10.1002/jsfa.3692. Bibkodo:2009JSFA...89.2071P.
- ↑ Gholap, A. S., Bandyopadhyay, C., 1977. Characterization of green aroma of raw mango (Mangifera indica L.). Journal of the Science of Food and Agriculture 28, 885–888
- ↑ (2012) “Geographic variation in the flavour volatiles of Alphonso mango”, Food Chemistry 130, p. 58–66. doi:10.1016/j.foodchem.2011.06.053.
- ↑ Lalel HJD, Singh Z, Tan S, 2003, The role of ethylene in mango fruit aroma volatiles biosynthesis, Journal of Horticultural Science and Biotechnology, 78, 485–496.
- ↑ (2013) “Spatial and temporal changes in the volatile profile of Alphonso mango upon exogenous ethylene treatment”, Food Chemistry 136 (2), p. 585–594. doi:10.1016/j.foodchem.2012.08.029. 42523345.
- ↑ (June 2010) “Expression profiling of various genes during the development and ripening of Alphonso mango”, Plant Physiology and Biochemistry 48 (6), p. 426–433. doi:10.1016/j.plaphy.2010.02.012. 22915293.
- ↑ (2010) “Differential expression of the mango alcohol dehydrogenase gene family during ripening”, Phytochemistry 71 (13), p. 1485–1494. doi:10.1016/j.phytochem.2010.05.024. Bibkodo:2010PChem..71.1485S.
- ↑ (2013) “Characterization of three novel isoprenyl diphosphate synthases from the terpenoid rich mango fruit”, Plant Physiology and Biochemistry 71, p. 121–131. doi:10.1016/j.plaphy.2013.07.006. Bibkodo:2013PlPB...71..121K. 46320747.
- ↑ Kulkarni RS, Chidley HG, Deshpande A, Schmidt A, Pujari KH, Giri AP and Gershenzon J, Gupta VS, 2013, An oxidoreductase from 'Alphonso' mango catalyzing biosynthesis of furaneol and reduction of reactive carbonyls, SpringerPlus, 2, 494.
- ↑ 38,0 38,1 38,2 38,3 38,4 Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajMorton; $2 - ↑ (1988) “Anaphylactic reaction after eating a mango”, British Medical Journal 297 (6664), p. 1639–40. doi:10.1136/bmj.297.6664.1639.
- ↑ (2005) “Exploring the mango – poison ivy connection: the riddle of discriminative plant dermatitis”, Contact Dermatitis 52 (1), p. 3–5. doi:10.1111/j.0105-1873.2005.00454.x. 31162401.
- ↑ (2004) “A study of cross-reactions between mango contact allergens and urushiol”, Contact Dermatitis 51 (5–6), p. 292–6. doi:10.1111/j.0105-1873.2004.00451.x. 6115016.
- ↑ (2001) “Botanical briefs: the mango tree—Mangifera indica L.”, Cutis 67 (5), p. 365–6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Specoj
- Mangoj kaj sano Arkivigite je 2005-08-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Mangoesplorado Arkivigite je 2005-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Mangokultivaoj Arkivigite je 2015-09-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Ni Preparas Mango-saŭcon Filmeto de Jezer Dorante en la 17a de Junio 2021