Mangrovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

La mangrovo[1]mangrovarbaro estas biomo kiu ampleksas halofitajn arbarojn ĉe la tropikaj kaj subtropikaj marbordoj. Kiam la superreganta arbospecio estas manglo [2], oni ankaŭ povas paroli pri manglejorizoforejo [3]. En la mondo ekzistas ĉirkaŭ 150 000 km² da mangrovarbaroj [4].

Priskribo

Mangrovarbaroj entenas arbojn kaj arbedojn el pluraj plantofamilioj, ĉiome kun preskaŭ 70 specioj, kiuj adaptiĝis al vivcirkonstancoj de la marbordoj kaj de la saletaj riverelfluejoj. La saleta kaj mara akvo, kiu la arbojn tage ĉirkauas ĝis la eko de la arbokrono, havas tre malaltan akvopotencialon (−20 ĝis −50 bar). Tial necesas adaptiĝoj al tiuj cirkonstancoj : ili enmagazenigas salon en siajn ĉelojn kaj sekve ekvilibrigas la potencialajn niveldiferencojn.

Disvastiĝo de la mangrovarbaroj

Iuj specioj povas, kiel la kaktacoj , enmagazenigi akvon [5], por malkoncentri la salajn koncentraĵojn. Per salglandoj ili povas ekskrecii superfluan salon. La kun salo ŝarĝitajn foliojn ili faligas. Tamen ekzistas ankoraŭ aliaj morfologiaj adaptiĝoj. Pro tio ke la radikoj de la plantoj bezonas oksigenon, kiu ne estas disponebla en la ŝlimogrundo, por la ĉelospirado, la arboj de la mangrovarbaroj posedas specialan aerumadsistemon ( aerenkimo ). Al tiu ankaŭ apartenas la lenticeloj. Tiuj ĉi estas la korkotegitaj kaj tial akvorezistaj poroj en la radikoŝelo. La radikoj estas tiaj ke ili, ankaŭ dum fluso, elstaras super la akvo. Pro tio la natura arbarrejunigado estas adaptita al eksterordinaraj karakterizaĵoj de la starejo. La cigaroformaj flosadokapablaj propaguloj kreskas vivonaske sur la patrinplantoj. Ili atingas altecon kiu estas sufiĉa por postvivi, antaŭ ke ili, pro la amplekso kaj la meĥanike efikantaj fortoj, defalas kaj fiksiĝas en la ŝlimo [6].

Disvastiĝo

Oni distingas inter Orientaj kaj Okcidentaj mangrovoj. Tiuj ĉi vegetas je la marbordoj de Ameriko kaj okcidenta Afriko, dum la Orientaj mangrovoj okupas la marbordojn de orienta Afriko, Madagaskaro, Hindujo kaj Sud-Orienta Azio [6]. Unuflanke la Okcidentaj mangrovoj kun nur ses arbospecioj estas relative speciomalriĉaj, aliflanke en la Orientaj mangrovoj troviĝas pli ol 50 diferencaj arbospecioj, inter kiuj la specialigitaj mangrovofilikoj ( genro Acrostichum ), kaj Nypa fruticans ( arekacoj ) [6].

Karakterizaĵoj

Subakva kaj superakva rando de mangrovo en Bangladeŝo

Surbaze de la ekstremaj cirkonstancoj en la tajda zono, en la mangrovarbaroj disvolviĝis proporcie produktemajn komunumojn de altspecialigitaj organismoj. Tie ĉi maraj kaj tersupraĵaj organismoj partoprenas en la sama vivmedio. Dum tersupraĵaj organismoj vivas en la supraj partoj de la arboj kaj arbedoj, inter la radikoj loĝas veraj marloĝantoj. La radiksistemoj de la mangrovarboj kaj la inter la radikoj kolektiĝanta sedimentoj estas vivspaco kaj naskolito por multe da organismoj. Mangrovoj estas gravaj frajejoj kaj elkreskadejoj por fiŝoj, kraboj, kaj salikokoj, de kiuj iuj poste loĝatigas la koralrifojn aŭ aliajn ekosistemojn de la marbordaj akvoj. Mangrovoj situas en regionoj de la mondo, kie ne estas kreskostagno aŭ foliofaligado pro malvarmaj sezonoj [6]. Kaŭze de la adaptiĝoj de la mangrovoplantoj al la starejo, tiuj arbaroj ĝenerale nur atingas altecojn de 5 ĝis 8 metroj, en favoraj cirkonstancoj ĝis 20 metroj [6]. Laŭlonge de marbordoj en arida klimato, sur koralinsuloj kaj apud la nordaj kaj sudaj disvastiĝlimoj en la Subtropikoj disvolviĝas malalta, arbustareca mangrovo. Siajn plejgrandajn ampleksojn atingas mangrovarbaroj apud la estuaroj de la grandaj riveroj en humidaj kaj varmaj regionoj.

Utilo

Mangrovoj en Porto-Riko.

La mangrovoj, kune kun la tropikaj pluvarbaroj kaj la koralrifoj, estas inter la plej produktivaj ekosistemoj en la mondo En la arbokronoj de la mangrovarbaroj vivas reptilioj kaj mamuloj. Multaj akvobirdoj utiligas la riĉan nutraĵ-ofertojn kaj nestas en la branĉaro. La densa radiksistemo de la mangrovoj prezentas por multe da organismoj je malgranda spaco grandmulton da biotopoj. La radikoj prezentas certan vivspacon al multe da fiŝoj, moluskoj kaj kraboj, kaj optimumajn vivcirkonstancojn al larvoj kaj junaj bestoj de multaj specioj. Sur la lignecaj radikoj de la arboj vivas gastropodoj, algoj, Ostreoida, Balanidae kaj sponguloj. En la pli profunda akvo hejmas Alpheidae kaj fiŝoj ( ekzemple Sciaenidae ).

Tial multe da mangrovarbaroj estas uzataj de la homo por kolekti nutraĵon ( ekzemple kraboj, moluskoj ); krom tio la mangrovoj gravas por la populacioj de fiŝoj kaj salikokoj kiel jam menciite ĉi supre. Mangrovoj konstituas protekton kontraŭ erozio de la marbordo. La perturbanta agado de tajdaj ondegoj kaj cunamoj [7] por la homaj konstruaĵoj ĉe la marbordo, estas reduktataj per la antaŭe troviĝantaj sendifektaj marbordoj [8].

Minacoj

Antaŭ ĉio, en multaj partoj de la mondo mangrovarbaroj estas minacataj de la intensa akvokulturo de salikokoj [9]. Por tio ke la salikokodigoj post nur tri ĝis dek jaroj estas trempitaj de kemiaĵoj, ili estas ceditaj post nur malmultaj jaroj. Rearbarigo kun mangrovarboj poste, estas preskaŭ ĉiam neebla. Aliaj endanĝerigoj estas malpurigo per nafto ( Panamo, Persa Golfo ), sed ankaŭ senakvigo de mangrovoj en la daŭro de urbanizadaj disvolviĝoj laŭlonge de la marbordoj. La indiĝena loĝantaro utiligadas la lignon de la mangrovon kiel brulligno, por farado de lignokarbotaninoj. La enspezoj el la marbordofiŝado ĉie draste malprogresis, kie la mangrovarbaroj grandskale estis senarbarigitaj. Klopodoj de rearbarigo de mangrovoj estis entreprenitaj, ekzemple en Vjetnamujo, Tajujo, Barato, Srilanko [10] kaj en Filipinoj. Malgraŭ tiuj ĉi penadoj pligrandiĝas la perturbado de la mangrovarbaroj; la perdoj de la lastaj 20 jaroj sumiĝas je 25 % de la en 1980 ĉeestanta areo [11].

Vidu ankaŭ

Saloekskrecio el la folioj.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. PIV2, p. 708
  2. PIV2 p. 708
  3. PIV2 p.984
  4. The world's mangroves 1980-2005. FAO Forestry Paper 153. Food and Agriculture Organization of the United Nations, Rome, 2007. S. 55, ISBN 978-92-5-105856-5. Online verfügbar
  5. http://www.down-under.org/cgi-bin/db_site.cgi/site_253/
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Anton Fischer: Forstliche Vegetationskunde. Blackwell, Berlin, Wien u.a. 1995, ISBN 3-8263-3061-7. S. 101ff.
  7. http://www.heise.de/tp/r4/artikel/21/21252/1.html
  8. K. Kathiresan & N. Rajendran (2005): Coastal mangrove forests mitigated tsunami. Estuarine, Coastal and Shelf Science 65, 601-606
  9. http://www.gtz.de/de/presse/23696.htm
  10. http://www.globalnature.org/docs/02_vorlage.asp?id=23918&sp=D&m1=11088&m2=28211&m3=23910&m4=23918&m5=&domid=1011
  11. FAO (2003): Status and trends in mangrove area extent worldwide. Forest Resources Assessment Working Paper - 63.

Ekoregionoj

Aŭstralaziaj mangrovarbaroj
AA1401 Novgvineaj mangrovoj  Indonezio
Afrotropisaj mangrovarbaroj
AT1401 Centrafrikaj mangrovoj  Angolo,  Ekvatora Gvineo,  Gabono,  Ganao,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Niĝerio
AT1402 Orientafrikaj mangrovoj  Kenjo,  Mozambiko,  Somalio,  Tanzanio
AT1403 Gvineaj mangrovoj  Ebura Bordo,  Gambio,  Gvineo,  Gvineo-Bisaŭo,  Liberio,  Senegalo,  Sieraleono
AT1404 Madagaskaraj mangrovoj  Madagaskaro
AT1405 Sudafrikaj mangrovoj  Mozambiko,  Sud-Afriko
Neotropisaj mangrovarbaroj
NT1403 Bahamaj mangrovoj  Bahamoj
NT1404 Bahiaj mangrovoj  Brazilo
NT1408 Marbord-venezuelaj mangrovoj  Venezuelo
NT1419 Maranjaj mangrovoj  Brazilo
NT1424 Miskit-nikaragvaj marbord-karibaj mangrovoj  Honduro,  Kostariko,  Nikaragvo
NT1432 Mangrovoj de Rio Piranhas  Brazilo
Orientalisaj mangrovarbaroj
IM1402 Hindoĉinaj mangrovoj  Kamboĝo,  Malajzio,  Tajlando,  Vjetnamio
IM1405 Sunda-bretaj mangrovoj  Brunejo,  Indonezio,  Malajzio