GRES Estação Primeira de Mangueira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mangueira)
GRES Estação Primeira de Mangueira
Sambolernejo
Situo
Federacia ŝtato Rio-de-Ĵanejrio
Ŝtato Brazilo
vdr

Grêmio Recreativo Escola de Samba Estação Primeira de Mangueira, mallonge GRES Estação Primeira de Mangueira (en Esperanto proksimume: „Libertemuma Korporacio Sambolernejo Unua Stacio Mangueira“, mangueira estas la portugallingva nomo de la mangujo) estas unu el la plej tradiciaj sambolernejoj en Rio-de-Ĵanejro. Dum la karnavalo en Rio-de-Ĵanejro plurcento da muzikistoj ludas sambon, je kiu dancas egale granda grupo.

Kiam la muzikisto Agenor de Oliveira fondis la sambolernejon je la 28-a de aprilo 1928, ĝi estis la tria siaspeca. En 1929 ĝi unuan fojon partoprenis karnavalon. La profesie estrata asocio ankaŭ transprenas socialajn taskojn en la mizerkvartaloj, el kiuj devenas grandparto de la pli ol mil membroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]