Manifestacio Unuigu la Dekstron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partoprenantoj

La manifestacio Unuigu la Dekstron estis kunveno de ekstremdekstraj grupoj en Charlottesville, Virginio, Usono, de la 11-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2017.[1][2] La kunvenintoj al la manifestacio inkludis anojn de blanksuperecismaj, blanknaciismaj, alternativdekstraj, novkonfederaciismaj, novnaziaj, kaj milicaj movadoj.[2] La partoprenantoj protestis la forigon de Konfederaciaj monumentoj kaj memoraĵoj el publikaj lokoj, specife la statuo de Robert E. Lee en la Emancipa Parko de Charlottesville. Devizoj kriitaj de la manifestaciantoj inkludis la nazian "Sango kaj tero" kune kun "Blankaj vivoj gravas," "Vi ne anstataŭos nin" kaj "Judoj ne anstataŭos nin."[1]

La planita manifestacio estis oficiale nuligita pro kriza stato deklarita de la Virginia guberniestro Terry McAuliffe. Poste dum la posttagmezo, aŭto kondukiĝis en amason de kontraŭprotestantoj, mortigante 32-jaraĝan virinon kaj vundante 19 aliajn, inklude kvin krize.[2] La Ĝenerala Advokato de Usono Jeff Sessions nomis ĝin enlanda terorismo kaj komencis civilrajtan enketon pri la atako por determini ĉu ĝi estos procesita en kortumo kiel krimo de malamo.[3]

La organizantoj de la manifestacio estis registritaj celebrante la morton kaj mokante la viktimon de la veturila atako en babilejo de Discord.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]