Manifesto de Interlingvao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manifesto de Interlingvao
manifesto
Aŭtoroj
Aŭtoro Alexander Gode
Lingvoj
Lingvo Interlingvao
Eldonado
Eldondato 1959
vdr

De la 1-a ĝis la 6-a de aŭgusto 1959, la Union Mundial pro Interlingua havis sian trian "Congresso International" en Tours, Francio. Tiam, la prezidanto de l' Union, Alexander Gode, prezentis la Manifeston de Interlingvao. Ĝi estas "amika alvoko" al esperantistoj por ke ili komprenu ke Interlingvo, laŭ Gode, ne estas konkuranto de Esperanto.

Post la saluton, Gode disvolvigis la ĉefajn punktojn:

  • La "loko" de Interlingvao;
  • Juĝu Interlingvaon laŭ ĝia propra filozofio;
  • La tipologio de Interlingvao;
  • "Standard average European";
  • Kontraŭ ĉiu dogmatismo, sed...

En parto "La 'loko' de Interlingvao" la aŭtoro enkondukas la tekston. En parto "Juĝu Interlingvaon laŭ ĝia propra filozofio", la ĉefa parto de manifesto, Gode volas montri ke filozofio de interlerlingvaa movado estas malsama al tio de esperanta movado, kaj ke oni ne povas simple kompari ambaŭ la lingvoj, ĉar la celo de Interlingvao ne estus konkuri al Esperanto. Poste, "La tipologio de Interlingvao" diras ke Interligvao ne havas rilatojn al aliaj projektoj, ĉefe ne al Latino sen fleksio kaj ne al Okcidentalo. En "Standard average European" (angle en la originalo), Gode ŝajne prezentas Interlingvao kiel zona planlingvo por parolantoj de "okcidentaj" lingvoj kaj precipe de parolantoj de latinidaj lingvoj. En "Kontraŭ ĉiu dogmatismo, sed..." la aŭtoro daŭras dirante ke Interlingvao estas "proprietate de Romania" (apartenaĵo de latinidparolantoj), sed grava estas kompreni la koncepto de "Romania" (latinidparolantujo), sekve li difinas "Romania" kiel la teritorio kie la lingva influo de latino estas sentebla, sekve, tio inkluzivas, laŭ li, ankaŭ anglaligvujon kaj eĉ germanalingvujon.

Konklude, la manifesto diras ke Interlingvao estas zona planlingvo al parolantoj de latinidaj, angla kaj germana lingvoj, pro tio ne konkuras rekte al Esperanto.

La manifesto estis publikita ankaŭ en Novas de Interlingua, anno IV, nos. 3—4, maio—augusto 1959.