Manifesto de Raŭmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manifesto de Raŭmo
manifesto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1980
vdr

La Manifesto de RaŭmoRaŭma manifesto estis verkita de unu el tri laborgrupoj pri la kongresa temo "Esperanto en la 80aj jaroj" de la 36-a IJK en Raŭmo, Finnlando. Ĉefe redaktis ĝin Giorgio Silfer kaj Jouko Lindstedt. La teksto ne estis prezentita al la du aliaj laborgrupoj nek al la plenkunsido, sed rekte prezentita al la kongresanoj. Ĝis la fino de la jaro 1980 subskribis ĝin proksimume cent homoj (listo kun nomoj).[1] Malgraŭ la iom nekutima estiĝo (kaj kelkfoje iom nekutima lingvaĵo, ĝi grandparte esprimas la opinion de la diskutintaj gejunuloj.

Krom la Manifesto estiĝis en Raŭmo ankaŭ dua teksto: Esperanto en la 80-aj jaroj kun tri partoj "Celoj kaj konstatoj", "Metodoj kaj rekomendoj" kaj "Informado ekstera"; Ziko Sikosek mencias kaj komentas ambaŭ tekstojn el Raŭmo en sia libro Esperanto sen Mitoj.[2]

Estas rimarkinde, ke la revuo Esperanto bezonis ĉirkaŭ dek jarojn, ĝis kiam ĝi publikigis la tekston de la Manifesto. Antaŭe kaj poste okazis diskutoj en diversaj gazetoj. Eble la plej malbone komprenata parto de la Manifesto estas la paragrafo "Niaj celoj" kun la frazo "Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn …" (sekvas kvar valoroj). Kontraste en diskutoj oni ofte erare asertis, ke anoj de la Manifesto ne volus disvastigi Esperanton, sed nur ĝui la lingvon.[3] Kiel kvazaŭ antitezo al la tradicia konceptaro de Esperanto, la aŭtoroj celis atentigi la esperanto-parolantojn pri la komunuma aspekto de Esperanto, kaj ne sole pri la disvastigo de Esperanto[4].

Manifesto de Raŭmo[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj asertoj[redakti | redakti fonton]

La Manifesto de Raŭmo enhavas mallonge la sekvantajn asertojn:[1]

  • Atentigo ke la manifesto estas nur la opinio de la subskribintoj kaj ne de la asocio kiu organizis la kongreson (IJK)
  • Konstato de kontraŭdiroj ene de la esperanta movado ("krizo de identeco"), inter "mitoj" kaj apliko
  • Kritiko de praceloj: la oficialigo de Esperanto estas "nek verŝajna nek esenca" dum la nuna tempo (kiu estis tiam la 80aj jaroj); la faligo de la angla (samkiel de la franca en la tempo de Zamenhofo) estas "nek tasko nek zorgo" de la esperantistoj
  • Novaj celoj: disvastigi Esperanton rilate al ĝiaj valoroj (propedeŭtiko por lingvoinstruado; kontaktoj inter ordinaraj homoj, sendiskriminacie; novtipa internacia kulturo)
  • Nova identeco: esperantisteco estu "kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato"
  • Plioftigo kaj plibonigo de internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kiel vojo al kresko
  • Neceso ekmontri al la mondo ke esperantistoj kapablas ne nur paroli pri ĉio per Esperanto, sed ankaŭ diri "ion kulture originalan kaj internacie valoran".

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La manifesto temas pri rakonto komenciĝante de kie ni venas, kion ni kredas kaj la aferojn kiujn ni konsideras valoraj. Necesas distingi la tekston de la Manifesto disde la raŭmismo, kiun ideologie nutras ankaŭ aliaj dokumentoj: la kulturpolitikaj raportoj de LF-koop (1980-1998), la Konkludoj de Segedo (1988), la studoj de kelkaj sociologoj, la Kvintezo (unua parto de la Pakto por la Esperanta Civito, 1998). En ĉiu punkto la "raŭmistoj" sekvas la ideojn de la Manifesto, sed al kelkaj ŝajnas ke la disvastigado de Esperanto ricevas malpli da atento, kio povus klarigi la menciitan misinterpreton de la 'Manifesto de Raŭmo' mem.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Manifesto de Raŭmo. Esperanta Civito. Alirita 2017-09-29. (Originala teksto)
  2. Tiu parto legeblas en soc.culture.esperanto[rompita ligilo]
  3. Ziko van Dijk citas en sia libro Esperanto sen Mitoj ekzemple Frank Stocker (kaj tuj korektas ties eraran aserton): Stocker opiniis ke raŭmismo signifas "viva kulturo de minoritato sen la celo de plia disvastigo"soc.culture.esperanto[rompita ligilo]
  4. (eo Christer Loernemark (la 30-an de majo 1999), Vizaĝlibro, Heroldo de Esperanto, paĝo 2, n-ro 2311, aŭgusto 2020.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (eo) Walter Zelazny, Nedeŝirebla unueco de kontraŭdiraj ideoj, Literatura Foiro, n-ro 308, decembro 2020, paĝoj 337-340

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.