Manifesto de la Komunista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilo de la unua eldono de la Manifesto de la Komunista Partio

La Manifesto de la Komunista Partio (germanlingve: Manifest der Kommunistischen Partei), ordinare nomata Komunista Manifesto, estis publikita la 21-an de februaro 1848 kaj estas unu el la plej influantaj politikaj traktaĵoj. Ĝin verkis Karl Marx kaj Friedrich Engels, komisiitaj de la Komunista Ligo, kies celoj estas esprimitaj en la teksto. Ĝi insistas historio de klasbatalo kaj sugestas agovojon al proletara revolucio celanta forigi la burĝaron de la ŝtato por poste veni al senklasa socio.

Aŭtoreco

Kvankam aperas la nomoj de kaj Engels kaj Marx ĉe la titolo, Engels skribis en la antaŭparolo al la germanlingva eldono de 1883 ke la Manifesto estas "esence verko de Marx" kaj ke "la baza penso apartas nure kaj ekskluzive al Marx". En 2013 manuskripto de Manifesto de la Komunista Partio kun La Kapitalo estas electa en kadro de Memoro de la Mondo.[1]

En Esperanto

  • Manifesto de la Komunista Partio (El la angla traduko trad. Esperanten Arturo Baker. - Chicago, Ill.: Kerr, 1908. - 64, 65 p.)
  • La komunista manifesto (Eperantigis Emil Pfeffer. - Düsseldorf [k.a.]: Sennacieca Asocio Tutmonda, Eld. Fako Kooperativa, [1923]. - 48 p.)
  • Manifesto de la Komunista Partio (Esperanta trad. kaj postparolo de Detlev Blanke]. - Moskva: Eld. "Progreso", 1990. 82 p. : ilustr. ISBN 5-01-002341-5)

Laste ĝin tradukis al Esperanto Detlev Blanke. En 1990 la Eldonejo Progreso publikis la tradukaĵon de Blanke en abunde ilustrita libro. Ĝin reeldonis Inko en 2002 (elektronike, sen ilustraĵoj). Tiu traduko kandidatiĝis por OSIEK-premio.

Ĉiuj tri supre menciitaj tradukoj, kun parta traduko farita de V. Veder kaj kun la germana originalo, aperis en 2011 ĉe MAS:

  • Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio en la tradukoj de Detlev Blanke (1990), Emil Pfeffer (1923), Arturo Baker (1908), (T. Veder [1933]) kaj la germana originalo, komp. Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, ISBN 978-2-918300-45-8.

Eksteraj ligiloj

  • I N K O Elŝutligilo de la versio de Inko (PDF-dosiero).

La Manifesto kaj muziko

En 1932 Erwin Schulhoff (1894-1942) muzikigis la tekston de Marx kaj Engels kiel kantaton laŭ iom modifita teksta aranĝo de R. Fuchs sub titolo Das kommunistische Manifest.

Notoj

  1. Schrifen von Karx Marx: "Manifesto der Kommunistischen Partei" (1848) und "Das Kapital", ernster Band (1867)