Manika Tunelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mapo de la situo de la tunelo
Sekcio de la kanala tunelo. A - Fervojaj tuneloj (7,6 metroj en diametro). B - Serva tunelo (por riparado kaj savado, kun diametro de 4,8 metroj). C - Trairejoj inter la fervojaj tuneloj kaj la servo-tunelo (tia pasejo troviĝas ĉiujn 375 metrojn, kaj ĝia diametro estas 3,3 metroj). D - Kanalo por reguligi la premon inter la fervojaj tuneloj (la premo varias laŭ la trairejo de la trajnoj. La diametro de la kanalo - 2,2 metroj)
Ekspozicio de la kanala tunelo ĉe la Muzeo en Jorko, Anglujo
Geologia profilo

La Manika Tunelo (Angle: Channel Tunnel; france: Tunnel sous la Manche) estas fervoja tunelo sub la Manika Markolo inter Sangatte (Francio) kaj Folkestone (Anglio). Ekde 1994 ĝi ligas Anglion kaj Francion.

La konstruado de la tunelo finiĝis en 1994 kaj samjare ĝi estis malfermita al la publiko per du trajnaj servoj: Eurostar, rapidtrajnoservo inter Londono kaj Parizo kaj Bruselo, kaj Eurotanel, veturila veturiga trajno por transportado de veturiloj inter la du tunelaj aperturoj.

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas tri paralelajn tunelojn, en la du eksteraj iras la trajnoj, la meza tunelo estas servad-tunelo. La longo de la tunelo estas 50,5 km, el kiuj la borita tunelo longas 45 km, el kiuj ĉirkaŭ 39 km etendiĝas sub la marfundo (plej longa submara tunelo). La bora diametro estas 8,78m (interna diametro de la tunelo 7,6m). La servad-tunelo havas la internan diametron de 4,8m. Ĉi tiu estas la tria plej longa aktiva fervoja tunelo en la mondo (post la Seikan-Tunelo en Japanio kaj la Gotarda Baza Tunelo, en Svislando).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni jam en 1875 fondis asocion por antaŭpreparo de la borenda tunelo. Tion instigis la montaraj tramontaj tuneloj.

Oni verkis studplanon en 1981, en 1986 oni subskribis deklaron pri konstruo, la konstruaj laboroj komenciĝis la 15-an de decembro 1987.

La vojo elektita por la tunelo ne estas la plej mallonga. La tunelo estis elfosita laŭ vojo laŭ kiu tavolo de kalkŝtono, kiu estas netralasema al akvo (tial la roko, kiu ĉirkaŭas la tunelon, protektas ĝin kontraŭ la akvoj de Atlantika Oceano). Pro tio la kanalo estas ankaŭ pli profunda ol antaŭaj elfosaj provoj kaj la averaĝa profundo estas ĉirkaŭ 40 metrojn sub la marfundo.

La 1-an de decembro 1990 renkontiĝis unue la fosmaŝinoj de la franca kaj brita flankoj, 40 metrojn sub la fundo de Maniko. Ĝi estis la unua terligo inter Britio kaj Eŭropo ekde la lasta glaciepoko antaŭ ĉirkaŭ 13 000 jaroj. La renkontiĝejo fariĝis unu el la trairejoj, kiuj permesas trairon inter la du tuneloj. En 1991 ĉesis izolado de la Britaj insuloj, ĉar la borado finiĝis.

Dum la elfosado, kvar milionoj da kubaj metroj da roko estis forigitaj de la brita flanko. Ĉi tiu rubo estis forĵetita sur la britan marbordon, tiel ke nova 360-akrea areo estis kreita, kiu estis okupita de la maro.

La tunelo estis inaŭgurita en oficiala ceremonio fare de reĝino Elizabeto la 2-a de Unuiĝinta Reĝlando kaj tiama franca prezidanto Francois Mitterrand la 6-an de majo 1994 kaj fine de tiu jaro komencis funkcii regule.