Manitobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Manitobo
Alternativa nomo Manitoba
Plena nomo Manitobo
 Flago de Manitobo  Blazono de Manitobo 
Devizo: Gloriosus et Liber (latina =: Glora kaj libera)
Mapo de Kanado kun Manitobo ruĝa
Oficialaj lingvoj angla kaj franca, laŭ ordono de la Leĝo pri Konstitucio 1982
Floro Pulsatilo
Arbo Blanka piceo
Birdo Nebula strigo
Ĉefurbo Vinipego
Plej granda urbo Vinipego
Leŭtenanta Guberniestro Janice Clare Filmon
Ĉefministro Brian Pallister (PC)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

14
6
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
8-a rango
647.797 km²
553.556 km²
94.241 km² (14,5{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2006)
 - Loĝdenso
5-a rango
1.177.765
1,82 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$41,933 miliardoj (6-a)
$35.609 (10-a)
Aliĝo al Konfederacio 15-a de julio 1870 (5-a)
Tempozono UTC -6
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

MB
CA-MB
R
Retejo www.gov.mb.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
Information icon.svg
vdr

Manitobo (angle Manitoba) estas preria provinco de Kanado inter Ontario kaj Saskaĉevano, kaj la Nordokcidentaj Teritorioj kaj la Hudsona Golfo norde kaj Usono (Norda Dakoto kaj Minesoto) sude.

La nomo Manitobo venas de la kria vorto, "maniotwapow", kaj signifas "markolo de la Spirito" (markolo en Lago Manitobo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ĉef-urbo kaj plej granda urbo, kun pli ol duono de la loĝantaro de Manitobo, estas Vinipego. Inter aliaj gravaj urboj de Manitobo estas Brandon, Thompson, Dauphin, Swan River, Churchill, The Pas, Selkirk, Portage la Prairie, Gimli, Flin Flon, Steinbach, Morden, kaj Winkler.

Plej grandaj municipoj laŭ nombro de loĝantoj
Municipo 2001 1996
Vinipego 690,100 678,600
Brandon 39,716 39,175
Thompson 13,256 14,385
Portage la Prairie 12,976 13,078

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1612, Thomas Button atingis Manitobon en la marbordo de la Hudsona Golfo. La brita Kompanio de Hudsona Golfo formiĝis en 1670. En 1682, la franca esploristo Pierre-Esprit Radisson atingis Manitobon, kaj poste estis luktoj inter la anglaj kaj la francaj pelt-komercistoj. La Verendrye konstruis Fortikaĵon Mauropas (1734), Fortikaĵon Rouge (1738), kie estas hodiaŭ Vinipego, kaj Fortikaĵon La Reine. Dum la Ribelo de Red River, 1869, Louis Riel kaj la metisoj penis malebligi unuigon kun angla Kanado. Hodiaŭ, la franca kun la angla ankoraŭ estas oficiala lingvo de Manitobo, sed, laŭ la censo de 1996, nur 47.665 homoj en la provinco kutime ĝin parolas.

La Ĉefministro de Manitobo (angle Premier of Manitoba, france Premier ministre du Manitoba) estas la ĉefministro de la provinco Manitobo. La ĉefministro estas la registarestro de la provinco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]